Miklós Radnóti
hungara verkisto, poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
RADNÓTI Miklós Miklós Radnóti (naskiĝis Miklós Glatter la 5-an de majo, 1909, mortis la 9-a de novembro 1944 ĉe Abda) estis hungara juddevena instruisto kaj poeto, unu el la plej grandaj hungaraj poetoj de la dudeka jarcento. Gajnis la premion Baumgarten (1937). Lia kuzo estis Ödön Heller.
Miklós Radnóti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Radnóti Miklós | |||||
Naskonomo | Glatter Miklós | ||||
Naskiĝo | 5-an de majo 1909 (1909-05-05) en Budapeŝto | ||||
Morto | 9-an de novembro 1944 (1944-11-09) (35-jaraĝa) en Abda | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Etno | hungaroj vd | ||||
Lingvoj | hungara • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Fanni Gyarmati vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto vd | ||||
Laborkampo | Hungarian poetry • translation from French vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li debutis kiel avangarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj superrealismo.
Ekde 1940 li plej ofte militservis en senarmila t.n. laborservo, kien oni rekrutis judojn kaj komunistojn. Dum tiu periodo li fariĝis vere granda poeto.
Laŭ ĉeestintaj atestantoj, en novembro 1944, dum marŝo de grupo de judoj, li estis severe batita kaj torturita de ebria gardisto. Li tiam estis vundita kaj tro malforta por labori kaj tial estis pafita kaj entombigita en amastombo proksime al la vilaĝo Abda, en nordokcidenta Hungario.