Mortintotuko de Torino
relikvo montranta bildon de Jesuo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mortintotuko de Torino (itale: Sindone di Torino, Sacra Sindone) estas mondfama tuko de linaĵo kiu nune konserviĝas en la katedralo de Torino, Italio, kaj kiun oni en religiaj komunikiloj tradicie konsideris la tuko, per kiu oni kovris la kadavron de Jesuo Kristo. Oni povas vidi sur la 4 m longa tuko bildon de vizaĝo kaj korpo de barba, ĉ. 175 cm alta viro.


La aŭtenteco de la peco estas kontestata. Laŭ kelkaj, ĝi vere estis la mortintotuko, en kiu oni volvis la korpon de Jesuo. Laŭ aliaj asertoj, ĝi apartenas al la 23-a grandmajstro de templanoj, Jakob von Molay. Aliaj vidas en ĝi falsaĵon mezepokan.