From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Universitato La Plata aŭ en hispana Universidad Nacional de La Plata, konata ankaŭ pro sia siglo UNLP, estas unu el plej grandaj universitatoj de Argentino. Ĝi havas sidejon en la urbo La Plata.
Ĝi havas 17 altlernejojn, 137 karierojn, 167 de postgrado,[1] 10.900 profesorojn kaj pli ol 120.000 studentojn. Ĝi enhavas ankaŭ la Nacian Lernejon Rafael Hernández, la Liceon Víctor Mercante, la Mezlernejon de Belarto, la Agrikulturan Lernejon, la Lernejon Joaquín V. González, la Infanĝardenon, la radielsendejon Radio Universidad Nacional de La Plata, la Eldonejon de la Universitaton, nombrajn akademiajn centrojn inter kiuj elstaras la Muzeo de Naturaj Sciencoj, la Biblioteko Universitato La Plata, la Muzeon kaj Ripozejon Samay Huasi, la Instituton de Fizika Edukado, la Astronomian Observatorion, la agrikulturejon Santa Catalina kaj 152 centrojn de enketado kaj disvolvigo kie laboras ĉirkaŭ 4.800 priserĉistoj.
Ĝi estis fondita en 1905 de la doktoro Joaquín Víctor González.[2] Kun pli ol unu jarcento de historio, ĝi plu estas pionira en studoj kulturaj, artaj kaj sciencaj. Tio havigis la prestiĝon kiu situas ĝi inter la ĉefaj el la lando kaj kiel unu el la plej konataj de Latinameriko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.