From Wikipedia, the free encyclopedia
Nebilbiaj manuskriptoj de Qumran estas diritaj ĉiuj tie malkovritaj manuskriptoj kies enhavo ne estas entenataj en la Masora Biblio. Ili estas certe Manuskriptoj de la Morta Maro kaj komplementaj al la Bibliaj manuskriptoj de Qumran.
Fragmento 1QS. La serek hayyahad, pli konata kiel "regulo de la komunumo" aŭ "Manlibro de disciplino", datita je -75. Tiu estas la kopio de komunuma regulo skribita laŭ hasmonea kaligrafio kaj aranĝita per dekunu kolonoj. La manlibro pri diciplino malfermiĝas per enkonduko kiu deklaras la celon de la komunumo estabiliĝinta en Qumran, priskribas poste la inicadan riton en la komunumon, la teologiajn principojn de la grupo, kiel ekzemple la doktrinojn de la du spiritoj, la punkodon kaj la tekston de la himno al la Kreinto. La tuta teksto estas klare stilmiksita kaj suferinta plurfoje reviziojn, konstateblajn en la diversaj niveloj de la plurredakta aranĝo.
La fragmento 1QM. La milhamah, dirita ankaŭ Regulo de la milito, skribita kaj heroda kaligrafio. Redaktita ĉe la fino de la 1-a jarcento a.K., ĝi estas libro de instruoj por la eskatologia milito laŭlonge de la 40 jaroj kiun la komunumo de Qumran, nomata " la Filoj de la lumo", celis interpreni kune kun Dio, kontraŭ ties malamikoj, "la Filoj de la mallumo", ĉe la finiĝo de la tempoj. Ĝi komenciĝas per ĝenerala priskribo pri la venonta milito, la fina masakro kaj la detruo de la filoj de la mallumo. Plue aperas detalo dirita reguloj pri la trumpetoj, la standardoj kaj la ŝildoj uzeblaj en la lukto priskribanta la porbatalan ordon de la infanterio kaj ties armilojn.
Fragmento 1QH. La hodayot, aŭ la "dankemaj himnoj", tiel diritaj ĉar multaj el ili komenciĝas per vortoj (odeka adonay), "Ni vin dankas, oh Sinjoro". Tiu kopio estas skribita kaligrafie laŭ la heroda stilo, datita je -50 – 68, kaj kolektas almenaŭ 25 psalmojn aŭ himnojn similantajn al la bibliaj psalmoj, kiuj estas evidente la formo inspiranta.
Fragmento 3Q15. En la groto 3 estis trovitaj du sekcioj de teksto ĉizita sur kuprmetala folio kun 1% de stano), alta ĉirkaŭ 30 cm, datita je ĉirkaŭ 50-100 p.K. Temas pri la unika dokumento neleda aŭ nepapirusa. Kiam oni ĝin trovis, la rulaĵo estis tiom oksidata ke ne eblis ĝin malvolvi: por povi legi la enhavon necesis ĝin tranĉi en 23 vertikalajn partojn. La trovitaĵo estas konservata ĉe la jordana arkeologia muzeo de Amano.
Inter la qumranaj studitaĵoj tiu teksto estas unika kazo kaj trafiĝas en ion enigman ĉar ĝi diferencas de la liaj rulaĵoj trovitaj ĉe la Morta Maro pro la lingvaĵo, kiu malsamas ol la literatura hebrea lingvo kaj memorigas la hebrean uzitan plimalfrue en la Misnao, la jura hebrea kodo aranĝita ĉirkaŭ en la 2-a jarcento p.K.; kaj pro la paleografio (la stilo uzita por skribi la literojn), pro ortografio, datado kaj enhavo: temas pri ne literatura teksto sed pli listado..[1] La metalo ne dateblas same kiel la aliaj dokumentoj per la metodo de la karbono14. La utiligo de kupro preskaŭ pura en la areo ne oftas en tiu epoko ĉar ĝi jam estis anstataŭgita per la bronzo mil jarojn antaŭe: la kupro tamen faviligas la volvadon. La teksta enhavo estas entenata en dekdu kolonoj kiuj listigas serion da 64 lokoj de la Palestino en kiun estus kaŝitaj oro kaj argento. [2] Profesoro John Marco Allegro, opiniante ke la listo parolus pri enfosita trezoro, direktis kampanjon de elfosaĵoj en 1962 en iuj en tiu lokon facile identigeblaj en la teksto, sed nenion trovis.
En la momento de la unua deĉifro ŝajnis ke estus perolate pri senmezura trezoro, eble tiu de reĝo Salomono. Sed tiu “esplora proceduro” fariĝis malfacila pro ortografiaj eraroj kiuj ŝajnas tie aranĝita laŭvole por malpermesi trovi la trezoron. Tio pruveblas per la fakto ke la precipaj eraroj similas al tiuj de analfabeto, kiu, pro manko de scio pri la skribmaniero, senscie konfuzis kiun ajn provitus deĉifri la rulaĵon. Sed li ne kapablis kompreni kion li estis skribanta: tiamaniere mem ne povus profiti de la informoj por, eventuale, ruze serĉi la trezoron.
La fragmento 7Q5 estis deĉifrita en 1972 de la hispana jezuita José O'Callaghan kaj idengigita kun pasaĵo de la Evangelio laŭ Marko (6, 52-53). Tiuj atribuo tamen estis reĵetita de la plej granda parto de spertuloj aparte de Ernest Muro kiu subtenas ke ĝi, male, referencas al ĉapitro 103-a de la Libro de Enos; sed estis tia rekonita de Carsten Peter Thiede kiu, kune kun la jezuito kaj aliaj, proponis, ĝuste pro tiu legado de la dokumento, antaŭdati la redakton de la evangelioj. (vidu bibliografion).
Fragmento 11QMelch/11Q1 . Trovite en la groto 11, ĝi estis datita ĉirkaŭ je inter la 2-a jarcento, aŭ komence de la 1-a a.K. Ĝi konstituas je 13 fragmentoj el kiuj estis formitaj du kolonoj. La kolono 2-a konserviĝis tre bone, la alia estas rekonstruita nur parte. Ĝi povas esti taksata kiel speco de targum, aŭ parafrazo de bibliaj pasaĵoj utilaj por kompreni erojn de la Sankta Teksto, aparte la figuron de Melkicedek, (Gen 14,189), figuro ĉi-tie identigata kiel ĉiela kreitulo kaj Mesio.
Fragmento 11QTemple/11Q19. Datite per radiokarbono al -97 – 1, ĝi estas la hebrea teksto pli longa ol tiu de Jesaja etendiĝanta laŭlonge de 66 kolonoj skribitaj laŭ heroda kaligrafio. Tiu teksto ŝajnas estinti, por la Qumrana komunumo, io dua Torao: ĝi ne nur citas multajn pentateŭkajn (= toraajn) normojn, sed ofte ilin rafinas kaj reformulas pliurĝe kaj plirigore. Ĝiaj postuloj pri kulta purigado, aparte, estas ege rigidaj. La mankoplenaj unuaj kolonoj de la rutaĵo entenas iujn vortojn reirigantajn al la dua interligo interkonsentita sur la Monto Sinajo (El 34). Sekvas longa sekcio kiu koncernas la templon, kun rilataj ritoj kaj oferoj. La templo priskribita ĉi-tie koincidas kun neniu el la historiaj izraelaj sanktejoj: ĝi estis imagita kiel modelo de nova templo alestiĝonta en la estonteco, kiam la justuloj sukcesus superregi. Laŭ listo de esploristo J. H. Charlesworth tiu rulaĵo estas unu el la 30 marmortaj nebibliaj dokumentoj entenanta la Biblian Tetragramon .[3]
En la fragmento 4Q202, konata ankaŭ kiel 4QEnoch, oni trovas: Okazis ke kiam en tiuj tagoj la filoj de la homo nombre pliiĝis, belaj kaj fascinaj filinoj naskiĝis el ili. La gardistoj, filoj de la ĉielo, ilin vidis kaj sentis deziron pri ili kaj diris: Ni iru kaj ni kaptu virinojn inter la filinoj de la homo kaj ni generu filojn por ni. Ĉiukaze, Shemihazah, kiu estis ilia ĉefo, diris al ili: Mi timas ke vi ne volas respondeci pri tiu ago kaj ke nur mi devas esti la kulpulo pri tiu granda kulpo. Ili respondis kaj ĉiuj diris: Ni faru kune ĵuron kaj diru subjure unu al la alia ke ni ne revenu el tiu aventuro antaŭ ol realigi tiun celon [...] Ili kaj iliaj ĉefoj prenis por si virinojn [...] kaj komencis ilin penetri kaj esti infektitaj de ili, kaj instruis al ili la magion, sorĉaĵojn kaj la tranĉon de la radikoj kaj profiti de la uzo de la herboj. . La virinoj gravediĝis per ili kaj generis la gigantojn, iujn altajn tri mil ulnojn. [...]. [4]
Tiu fragmento gravas ĉar informas ke la ĉielaj Gardistoj:
En la Genezo oni trovas la saman rakonton, kun malgravaj malsamoj: 1 Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo (Gn 61-4).
Iuj nebibliaj manuskriptoj entenas etikajn principojn ĉeestajn en la Epistoloj de Sankta Paŭlo aŭ en la Evangelioj. La metodo de la karbono-14 datas la manuskriptojn de la Morta Maro antaŭ ol la redakto de la Nova Testamento. Tio supozigus, kiel ŝajnas sugesti al Evangelio mem [5] ke la Nova Testamento estus kodigo de moralaj ideoj iam ĉeestaj en la tima hebrea kulturo. Tiuj mnuskriptoj kaj la Nova Testamento estus, tial, du malsamaj disvolviĝoj de tiu pensmaniero. [6]
En la komentario al Ĥabakuk (1QpHab) II 1-3, oni trovas:
Dum en la 2-a epistolo al la tesalonikanoj (2, 11-12) estas skribite: 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; 12 por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.
Tiu koncepto estas anoncata en la Paŭlaj epistoloj, kiel en Rom 3, 21-24:
Tiun temon oni trovas aludatan en la £Regulo de la komunumo” (IQS XI 14):
Tamen pri tiuj similaĵoj ne ĉiuj esploristoj konsentas aŭ aprobas nur parte.
En al fragmento 4Q246 skribita aramelingve, pro tio dirita “aramea apokalipso” spertuloj legigas:
Analizistoj trovas similaĵojn kun la Luka teksto (1,30-33) kiu recitas:
En la manuskriptoj troviĝas pasaĵoj kiu j havas similaĵon kun la karaktizoj atribuitaj al Lilith, la ina diaĵo aŭ demono de la mezopotamia religio aŭ mitologio, asociita al ŝtormo, taksata provokantino de malfavoroj, malsamoj kaj morto. Referenco al ŝi kuŝas en la "Kanzono por serpento" (4Q510-511), kaj aludo en la "allogantino" (4Q184).
Vidu aparte en 4Q510, fragmento 1:
Jen la similaĵo kun Jesaja (34:14):
Tiu liturgia teksto provas distanciĝi el la ĉeesto de supernaturaj estaĵoj malvarorantaj, kaj samtempe montras familecon kun Lilith. Malsame ol la biblia teksto, tiu qumrana ne havas socipolitikan funkcion, ĝi utilas nur kiel ekzorcaĵo (4Q560) kaj defendilo kontraŭ la malbonportantoj
Analogioj de tiuj tekstoj troviĝas en frazoj de la libro de la Sentencoj de Salomono [ĉ.2 kaj 5), kie estas parolate eble pri prostituitino: Aŭ ĉu tiu ĉi vere identigeblas kun Lilith? Spertuloj diskutas. Ĉiukaze la allogintino de la qumranaj fragmentoj utiligas la bildon de la Sentencoj por prezenti minacon pli ampleksan kaj supernaturan, la minacon de la demono Lilith.[11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.