Malsufiĉa nutrado estas sanstato, kiu rezultas de dieto, en kiu iuj certaj nutraĵoj mankas, abundas (estas tro multe konsumataj), aŭ troveblas en malĝustaj proporcioj.[1] Estas ankaŭ uzata vorto "subnutrado", kvankam estas diferencoj.

Thumb
Procento da subnutrado laŭ UNO.
Thumb
Knabo kun plenkreskulo montrantaj ekstreman malsufiĉan nutradon, marasmo.

Priskribo

Kelkaj malsamaj nutromalsanoj povas ekesti, depende de tio, kiuj nutraĵoj estas sub- aŭ tro-abundaj en la dieto. En la plej granda parto de la mondo, malsufiĉa nutrado troviĝas en la formo de malmulta nutrado, kiu estas kaŭzita de dieto malhavanta adekvatajn kaloriojn kaj proteinon[2][3] - ne sufiĉe da manĝaĵo, kaj ties malbona kvalito. Ekstrema subnutrado estas malsato, kaj ĝiaj simptomoj kaj efikoj estas misnutra senfortiĝo. Kvankam malsufiĉa nutrado estas pli ofta en malpli evoluintaj landoj, ĝi ĉeestas ankaŭ en industriaj landoj. En pli riĉaj nacioj ĝi pli verŝajne povas esti kaŭzita de nesanigaj dietoj kun troa energio, graso, kaj rafinitaj karbonhidratoj. Kreskanta tendenco de trodikeco nun estas grava popolsaniga problemo en pli malaltaj sociekonomikaj niveloj kaj ankaŭ en evolulandoj.[4]

Malsufiĉa nutrado estas kondiĉo kiu rezultas el manĝado de dieto en kiu nutraĵoj ne estas sufiĉaj aŭ estas tro multaj tiel ke ĝi kaŭzas sanproblemojn.[5][6] Tio povas tuŝi la jenon: kalorioj, proteinoj, karbonhidratoj, vitaminojmineraloj.[6] Temas pri subnutrado kiam ekzistas ne sufiĉe daj kalorioj, proteinoj aŭ mikronutreroj; tamen, ĝi ankaŭ inkludas tronutradon.[7][7][8] Se subnutrado okazas dum gravedeco aŭ antaŭ la aĝo de du jaroj ĝi povas rezultigi permanentajn problemojn kun fizika kaj mensa evoluo.[6] Ekstrema subnutrado, konata kiel malsato, povas havi simptomojn kiuj inkludas: mallongan altecon, maldikan korpon, tre malbonajn energinivelojn, kaj ŝvelintajn gambojn kaj abdomenojn.[6][7] Homoj ankaŭ ofte ricevas infektojn kaj estas ofte malvarmaj. La simptomoj de mikronutrermanko dependas de la mikronutrero kiu mankas.[7]

Thumb
Manko de mamnutrado en beboj povas konduki al malsufiĉa nutrado.

Malsufiĉa nutrado plejofte estas pro ne sufiĉe da altakvalita manĝaĵo disponebla por manĝi.[9] Tio ofte estas rilatita al altaj manĝaĵprezoj kaj malriĉeco.[6][9] Manko de mamnutrado povas kontribui, ekzemple kiel kelkaj infektaj malsanoj kiel la jenaj: gastroenterito, pulminflamo, malario kaj morbilo, kiuj pliigas nutrajn postulojn.[9] Ekzistas du ĉeftipoj de subnutrado: protein-energia subnutrado kaj manĝmankoj.[8] Protein-energia subnutrado havas du severajn formojn: marasmo (manko de proteino kaj kalorioj) kaj kvaŝiorkoro (manko de ĝusta proteino).[7] Oftaj mikronutrermankoj estas la jenaj: manko de fero, jodo kaj A-vitamino.[7] Dum gravedeco, pro pliigita postulo, mankoj iĝas pli oftaj.[10] En iu evolulandoj tronutrado en la formo de obezeco komencas prezenti ene de la samaj komunumoj kiel subnutrado.[11] Aliaj kialoj de subnutrado inkludas nervozan anoreksion kaj bariatria kirurgio.[12][13] En la antikveco subnutrado iĝis pli ofta pro fizikaj, psikologiaj kaj sociaj faktoroj.

Laboroj por plibonigi nutradon estas kelkaj el la plej efikaj formoj de evoluhelpo.[14] Mamnutrado povas redukti indicojn de subnutrado kaj morto en infanoj,[6] kaj laboroj por antaŭenigi tiun praktikon pliigas la indicojn de mamnutrado.[15] En junaj infanoj disponigo de manĝaĵo aldone al patrinlakto inter ses monatoj kaj du jaroj plibonigas rezultojn.[15] Ekzistas ankaŭ bonfidinda pruvaro apoganta la suplementadon de kelkaj mikronutreroj dum gravedeco kaj inter junaj infanoj en la evolua mondo.[15] Havigi manĝaĵon al homoj kiuj bezonas ilin kaj liverante manĝaĵojn kaj disponigante monon tiel ke homoj povu aĉeti manĝaĵon ene de lokaj merkatoj estas efikaj.[14][16] Simple nutri homojn en la lernejo estas nesufiĉa.[14] Administrado de severa subnutrado ene de la hejmo fare de la persono kun komsumpretaj terapiaj manĝaĵoj estas ebla tre ofte.[15] Ĉe tiuj kiuj havas severan subnutradon malfaciligita per alia sanproblemoj terapio ene de hospitalo estas rekomendita.[15] Tio ofte implikas kontrolojn de malalta hipoglikemio, hipotermio, dehidratiĝo, kaj laŭpaŝan manĝigon.[15][17] Rutine antibiotikoj estas kutime rekomenditaj pro la alta risko de infekto.[17] Longperspektivaj iniciatoj inkludas: plibonigado de agrikulturaj praktikoj,[18] reduktado de malriĉeco, plibonigado de kloakigo (salubrigo), kaj la povigon de virinoj.[14]

Ekzistis 925 milionoj da subnutritaj homoj en la mondo en 2010,[19][20] nome pliiĝo de 80 milionoj ekde 1990 aŭ falo de 2.5% en la procento de subnutritaj homoj.[19] Alia milo da milionoj da homoj estas taksitaj kiuj havas mankon de vitaminoj kaj mineraloj.[14] En 2013 protein-energia subnutrado estis taksita kiel rezultiginta de 600,000 mortoj malsupren de 883,000 mortoj en 1990.[21] Aliaj nutromankoj, kiuj inkludas jodmankon kaj fermankan anemion, rezultigas pliajn 84,000 mortojn.[22] Subnutrado en 2010 estis la kialo de 1.4 % de ĉiuj handikapadaptitaj vivjaroj.[14][23] Proksimume triono de mortoj en infanoj verŝajne ŝuldiĝas al subnutrado; tamen, tiuj mortoj malofte estas enklasigitaj kiel tiaj.[9] En 2010 oni taksis, ke malsufiĉa nutrado estis kontribuinta al proksimume 1.5 milionoj da mortoj en virinoj kaj infanoj[24] kvankam kelkaj taksas, ke la nombro povas esti pli alta ol 3 milionoj.[15] Pliaj 165 milionoj da infanoj bremsis kreskon pro tiu problemo.[15] Subnutrado estas pli ofta en evolulandoj.[25] Kelkaj grupoj havas pli altajn indicojn de subnutrado, kiaj virinoj — ĉefe gravedaj aŭ mamnutrantaj — infanoj sub kvin jaroj de aĝo, kaj maljunuloj. Ĉe maljunuloj, subnutrado iĝas plej ofta pro fizikaj, psikologiaj, kaj sociaj faktoroj.[26]

Kaŭzoj

Thumb
Soldato de la Unia Armeo je sia liberigo el la prizono de Andersonville, 1865.

Ĉefaj kaŭzoj de malsufiĉa nutrado inkludas malriĉecon kaj manĝoprezojn, dietopraktikojn kaj agrikulturajn produktivecojn, kaj multaj individuaj kazoj estante mikson de kelkaj faktoroj. Klinikaj kazoj de malsufiĉa nutrado, kiel kaĥeksio, estas ĉefa zorgokaŭzo en disvolviĝintaj landoj. Oni konsideras ankaŭ skalojn de analizo por determini la socipolitikajn kaŭzojn de malsufiĉa nutrado. Por ekzemplo, la populacio de komunumo, kiu estas subigita de registaroj de malriĉaj landoj, povas suferi riskon se tiu areo ne havas san-rilatajn servojn, sed je pli malgranda skalo kelkaj familioj kaj individuoj povas esti je pli alta risko pro diferencoj en enspezaj niveloj, aliro al kultivebla tero, aŭ niveloj de edukado.[27]

Malsanoj

Malsufiĉa nutrado povas estis konsekvenco de sanaferoj kiel gastroenterito[28] aŭ kronikaj malsanoj,[29] speciale pro la pandemio de HIV/AIDS.[30] Diareo kaj aliaj infektoj povas okazigi malsufiĉan nutradon pere de malpliigita nutrabsorbado, malpliigita aliro al manĝo, pliigitaj metabolaj postuloj, kaj sekvaj nutroperdoj.[31] Ankaŭ parazitaj infektoj, partikulare intestaj verminfektoj (helmintazoj), povas konduki al malsufiĉa nutrado.[31] Ĉefa kaŭzo de diareo kaj intestaj verminfektoj en infanoj en disvolviĝintaj landoj estas manko de salubrigo kaj higieno.

La homoj povas iĝi malnutritaj pro nenormala nutroperdo (pro diareo aŭ kronika malsano kiu suferigas la maldikan inteston).[2][32] Tiuj malordoj povas esti la Crohn-malsano aŭ netraktata celiakio.[33][34][35] Malsufiĉa nutrado povas okazi ankaŭ pro pliigita energielspezo (duaranga malsufiĉa nutrado).[2][32]

Dietopraktikoj

Subnutrado

Manko de taŭga mamnutrado kondukas al malsufiĉa nutrado ĉe beboj, asocia kun la mortoj de ĉirkaŭ unu miliono de infanoj ĉiujare. Kontraŭleĝa reklamado de surogatoj de patrina lakto kontribuis al malsufiĉa nutrado kaj pluis tri jardekojn post ties malpermeso en 1981 laŭ la WHO International Code of Marketing Breast Milk Substitutes.[36]

Ankaŭ patrina malsufiĉa nutrado povas esti faktoro de malbona sano aŭ morto de bebo. Ĉirkaŭ 800 000 bebomortoj okazis pro malsufiĉa kresko de la feto ankoraŭ en la utero de la patrino.[37]

Derivita tro multe de la propra dieto el unusola fonto, kiel manĝo el preskaŭ ekskluzive maizorizo, povas okazigi malsufiĉan nutradon. Tio povas okazi ĉu pro manko de edukado pri propra nutrado, aŭ pro havi aliron nur al unusola manĝofonto.[38]

Ne estas precize la totala kvanto de kalorioj kio gravas, sed ankaŭ la specifaj nutromankoj kiel manko de Vitamino A, fer-zinko-manko povas pliigi riskon de morto.[39]

Tromanĝado

Thumb
Trodikiĝo estis statusa simbolo en renesanca kulturo: "La toskana Generalo Alessandro del Borro", atribuita al Andrea Sacchi, 1645. Ĝi estas nun ĝenerale rigardata kiel malsano pro tronutrado.

Ankaŭ tronutrado okazigita de tromanĝado estas formo de malbona aŭ malsufiĉa nutrado. En Usono, pli ol unu duono de plenkreskuloj estas nuntempe tropezaj — misordo kiu, same kiel malsato, pliigas la sufereblon pro malsano kaj malkapabligo, malpliigas la produktivecon de la laborforto, kaj la vivodaŭron.[40] Tromanĝado estas multe pli ofta en Usono, kie por la majoritato de personoj, aliro al manĝaĵoj ne estas problemo. Multaj partoj en la mondo havas aliron al surpluso de ne-nutra manĝaĵaro, kiel kromaĵo al loksidemaj vivostiloj. Psikologo de la Universitato de Yale nome Kelly Brownell nomas tion "toksa manĝomedio", en kiu manĝaĵoj troenhavantaj kaj grason kaj sukeron ekhavis hegemonion malprofite super sannutraj manĝaĵoj.[40]

La afero en tiuj disvolvigitaj landoj estas la ĝusta elekto de la taŭga tipo de manĝaĵo. Plej rapida manĝo estas konsumata por persono en Usono ol en ajna lando. La tialo por tiu homamasa konsumado de rapidaj manĝaĵoj estas ties facilaj disponeblo kaj alireblo. Ofte rapida manĝo, malalta en kosto kaj nutrenhavo, estas alta en kalorioj kaj tre insiste reklamita. Kiam tiuj manĝokutimoj estas kombinataj kun pliiĝantaj urbanizitaj, aŭtomatigitaj (sen fizika ekzerco), kaj pli loksidaj vivostiloj, klariĝas kial tropeziĝo estas tiom facile evitebla.[41]

Obezeco okazas ne nur en disvolvigitaj landoj, ĉar tiaj problemoj okzas ankaŭ en disvolviĝantaj landoj en areoj en kiuj enspezoj estas plialtiĝantaj.[40] Tromanĝado estas problemo ankaŭ en landoj en kiuj malsato kaj kaj malriĉeco persistas. En Ĉinio, konsumado de manĝaĵoj kun tre alta enhavo de graso pliiĝis dum la konsumado de rizo kaj de aliaj tradiciaj manĝaĵoj malpliiĝis.[40]

Tromanĝado povas konduki al multaj kaj diversaj malsanoj, kiel kormalsanoj kaj diabeto, kiuj povas rezulti en morto.

Malriĉeco kaj manĝoprezoj

En Bangladeŝo, malriĉa soci-ekonomia situacio estis asocia kun kronika malsufiĉa nutrado, ĉar ĝi malhelpas aĉetadon de nutrenhavaj manĝaĵoj kiel lakto, viando, kortobirdoj kaj fruktoj.[42] Same multe kiel malabundo de manĝaĵoj, povas esti kontribua faktoro al malsufiĉa nutrado la ekzisto de manko de teknologio en kelkaj landoj; tiukadre la ONA (Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo) ĉirkaŭkalkulis, ke ok dek procento de malsufiĉe nutritaj infanoj vivantaj en la disvolviĝanta mondo vivas en landoj kiuj fakte produktaj surplusojn de manĝaĵoj.[40] La ekonomikisto Amartya Sen observis, ke en lastaj jardekoj malsatego estis ĉefe problemo de distribuado de manĝaĵoj kaj/aŭ malriĉeco, ĉar fakte estis sufiĉa manĝokvanto por la tuta tutmonda loĝantaro. Li asertas, ke malsufiĉa nutrado kaj malsatego estis pli rilataj al problemoj de manĝodistribuado kaj de aĉetpovo.[43]

Thumb
Ekzemplo de manĝoprezo por tomatoj en usonaj dolaroj porfunte.

Oni argumentis, ke spekulaciistoj de varoj estas pliigantaj la koston de la manĝaĵoj. Kiam la nemoveblaĵa veziko en Usono estis kolapsiĝanta, oni diris, ke bilionoj de dolaroj translokiĝis por investi en manĝaĵoj kaj en bazaj varoj, kio okazigis krizon en la manĝoprezoj en 2007–2008.[44]

La uzado de biobrulaĵoj kiel anstataŭantoj de tradiciaj brulaĵoj plialtigis la prezon de manĝaĵoj.[45] La speciala informanto por Unuiĝintaj Nacioj pri la rajto al manĝado, nome Jean Ziegler proponas, ke agrikultura forrubaĵoj, kiel spadikoj de maizo kaj folioj de bananarboj, pli ol kiel restaĵoj de rikoltoj mem estu uzataj kiel brulaĵoj.[46]

Agrikultura produktiveco

Loka malabundo de manĝaĵoj povas esti okazigita per manko de plugebla tero, malfavora vetero, mallerta agrikulturaj kapabloj kiel okazas pro laŭvica kultivado, aŭ pro manko de teknologio aŭ de resursoj necesaj por atingi pli altajn nivelojn de rikoltoj kiuj eblas en moderna agrikulturo, kiel sterko, pesticidoj, irigacio, maŝinaro kaj instalaĵoj por stokado. Kiel rezulto de disvastigita malriĉeco, agrikulturistoj ne povas akiri aŭ registaroj ne povas havigi la resursojn necesajn por plibonigi la lokajn rikoltojn. Krome la Monda Banko kaj kelkaj riĉaj donacemaj landoj premas landojn kiuj dependas el helpo por redukti aŭ elimini subvenciitajn agrikulturajn produktojn kiel per sterko, en la nomo de la politikoj por libera merkato kvankam kaj Usono kaj Eŭropo etende subvenciis siajn proprajn agrikulturistojn.[47][48] Multaj, sed ne plej, agrikulturistojn ne povas akiri sterkon je merkataj prezoj, kio kondukas al malaltaj agrikultura produktado kaj salajroj kaj altaj, neatingeblaj manĝoprezoj.[47] Tialoj por la nedisponeblo de sterko inkludas ŝanĝojn por haltigi la liveradon de sterko en medikonservaj grundoj, citita kiel obstaklo por nutri Afrikon fare de pioniroj de la Verda Revolucio kiel Norman Borlaug kaj Keith Rosenberg.[49]

Estontaj minacoj

Thumb
Grundo de seka lago en Altajo, Rusio. Tutmonda varmiĝo povos esti terura estonta minaco.

Estas nombraj eblaj malhelpoj al la tutmonda manĝoliverado kio povas okazigi la malsufiĉan nutradon.

Tutmonda varmiĝo ludas gravan rolon kontraŭ la manĝosekureco, kaj 95 procento el la malsufiĉe nutritaj personoj kiuj vivas en relative stabilaj klimataj regionoj de sub-tropikoj kaj tropikoj. Laŭ la lastaj informoj de la IPCC, pliiĝoj de temperaturo en tiuj mondoregionoj estas tre "verŝajnaj."[50] Eĉ malgrandaj ŝanĝoj en temperaturo povas konduki al pliiĝo de la ofteco de ekstremaj veterkondiĉoj.[50] Multaj el tiuj havas grandan efikon sur la agrikultura produktado kaj el tio sur la nutrado. Por ekzemplo, la sekego de 1998–2001 en Centra Azio okazigis ĉirkaŭ 80 procenton de la perdoj de brutaro kaj 50 procenton de redukto en la rikoltoj de tritiko kaj hordeo en Irano.[51] Similaj statistikoj venis el aliaj landoj. Pliiĝo en ekstrema vetero kiel sekego en mondoregionoj kiel Sub-Sahara Afriko havus eĉ pli grandajn konsekvencoj por la niveloj de malsufiĉa nutrado. Eĉ sen pliigo de okazoj de ekstrema vetero, simpla pliigo en temperaturo reduktas la produktivecon de rikoltoj de multaj specioj, ankaŭ malpliigante la manĝosekurecon en tiuj mondoregionoj.[50][52]

Morto de abelujo estas fenomeno en kiu abeloj mortas en grandaj nombroj.[53] Ĉar multaj kultivataj plantoj estas polenigitaj de abeloj, tio reprezentas tre gravan minacon al la liverado de manĝo.[54]

Bonfaraj organizoj

Thumb
Sidejo de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo en Romo.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Bibliografio

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.