From Wikipedia, the free encyclopedia
Arthur Neville CHAMBERLAIN (naskiĝinta la 18-an de marto 1869 en Birmingham, mortinta la 9-an de novembro 1940 en Heckfield, proksime de Reading en Hampshire) estis britia konservativa ĉefministro (la 28-a de majo 1937 - la 10-a de majo 1940). Lia nomo estas ligita precipe kun la politiko de cedoj, kiun li praktikis rilate al Germanio de Adolf Hitler, kongrue kun Lord Halifax.
Arthur Neville Chamberlain estis filo de Joseph Chamberlain, devene radikala liberalulo, kiu pli poste transiris al la konservativuloj kaj akiris postenon de ministro pri komerco kaj kolonioj, kaj malpli aĝa frato de Austen Chamberlain, ministro pri eksterlandaj aferoj (1924 - 1929), ricevinto de Nobel-premio.
Li rezignis pri la posteno de la ĉefministro la 10-an de majo 1940 post la invado de germanaj trupoj en Belgion, Nederlandon kaj Luksemburgion. Rezigninte li restis ĉefo de la konservativuloj, kaj tiel longe kiel lia sano permesis al li tion, li subtenis Churchill-on. La 6-an de novembro 1940 li mortis pro stomaka kancero. Li estas konata pro la fama frazo, kiun li diris en 1938 reveninte de la Munkena Konferenco: "Mi alportis al vi la pacon."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.