Birmingham

urbo en Anglio From Wikipedia, the free encyclopedia

Birminghammap
Remove ads

Birmingamo (angle Birmingham, pron. /ˈbɜːmɪŋəm/) estas kaj milionurbo kaj metropola distrikto en la angla regiono Okcidentaj Mezlandoj. Ĝi situas en la historia graflando Varikŝiro. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 1 137 100 loĝantoj sur areo de 267,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 247 loĝantoj/km². Ĝi havas plurajn fervojstaciojn, el kiuj la ĉefa nomiĝas Birmingham New Street, kaj ankaŭ reton da kanaloj.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Anglio. Pri usona urbo nomita laŭ Birmingham temas artikolo Birmingham (Alabamo).
Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Lando ...
Thumb
Urba pejzaĝo el la palaco de la jarcento
Thumb
Kanalo en Birmingham
Thumb
Preĝejo Sankta Marteno
Thumb
Konsilantara domo de Birmingham
Remove ads

Historio

La unua mencio pri vilaĝo Birmingham okazis en 1086. En la 12-a jarcento bazarejo ekfunkciis, kiu iĝis tre grava en la regiono. En la 16-a jarcento oni komencis prilabori la feron, ja loke estis karbo kaj feroerco. Dum la industria revolucio la urbo iĝis industria centro. Ekde la 1760-aj jaroj multe da kanaloj konstruiĝis, kiuj tre helpis la liveradon. Ekde 1837 trajno trafikas. En 1900 oni fondis universitaton. Multe da partoj de la urbo suferis bombardadan damaĝon dum la 2-a mondmilito, kaj estis renovigita per multaj konstruaĵoj dum la jardekoj 1950a kaj 1960a.

La urbo havas slangan nomon "Brum", kaj la loka parolmaniero ("Brummie") estas por angloj tre facile rekonebla.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

Famuloj

Ĝemelurboj

Sporto

En la urbo aktivas interalie la futbala klubo Aston Villa.

Esperanto en Birmingham

Tie Mary L. Blake gvidis Esperanto-kurson en komenco de 20-a jarcento. Post tio fondiĝis urba Esperanto-klubo, kiu devis restrukturiĝi post ambaŭ mondmilito. Post la Dua Mondmilito interalie kiel kasisto en ĝi aktivis Ken Lawrence, dum kelkaj jaroj peranto de la Belarta Konkurso de UEA, ĝis li mortis en 1958.

Vidu ankaŭ

Thumb
Thumb
Vasta panoramo de Birmingham je majo 2009
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads