Abatejo Westminster

From Wikipedia, the free encyclopedia

Abatejo Westminster
Remove ads

Abatejo Westminster (angle Westminster Abbey, oficiale angle The Collegiate Church of St Peter, Westminster) estas preĝejo en Londono. Tradicie britaj reĝoj estas kronitaj kaj entombigitaj ĉi tie. La preĝejo de la abatejo St. Peter, Westminster apartenas al la eklezio de Anglio, sed pro sia funkcio ĝi dependas de neniu diocezo, sed estas memstara preĝejo ("royal peculiar") de la brita monarkio.

Monda heredaĵo de UNESKO
Rapidaj faktoj anglikana katedralo • Royal Peculiar • vidindaĵo • abbey church • anglikana kirko • Kolegiata preĝejo, Bazaj informoj ...
Remove ads

Tomboj

En la orienta parto troviĝas la granda trinava kapelo de Henriko la 7-a. Rimarkinde estas ĉefe la plafono. Je la fino de la kapelo troviĝas en marmora ĉerko la ostoj de Henriko la 7-a kaj de ties edzino Elizabeta de Jorko. En la maldekstra flanka navo estas la ĉerko de Elizabeto la 1-a kaj Maria la 1-a, en la dekstra flanka navo tiu de la kontraŭulino de Elizabeto, la skota reĝino Maria Stuart.

La jenaj famuloj estis entombigitaj en Westminster Abbey:

Remove ads

La Abatejo Westminster kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[1]
Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads