La vorto Neŭtono estas esperantigita formo de anglalingva nomo Newton, prononco [NJU:tn], origine uzata en la anglosaksa lingvo antaŭ la 7-a jarcento je la formo neowa tun signifanta "nova urbo" (new town en nuna angla lingvo). Loĝlokoj nomataj laŭ la moderna nomo "Newtown", prononco [NJU:taŭn], kutime pli novas ol tiuj nomataj laŭ la tradicia nomo "Newton". Kiel ofte ĉe geografiaj nomoj, la nomo ankaŭ transpreniĝis kiel familia nomo, origine por familioj kiuj el loko tiel nomata translokiĝis al nova loko kaj de la novaj najbaroj nomatis laŭ la devenurbo, kaj fine pro la fameco de la sciencisto Isaac Newton ankaŭ honore al li transpreniĝis al novaj konceptoj kaj ankaŭ al tute novaj loĝlokoj.
Neŭtono aŭ Newton povas esti:
Persono
- Isaac Newton, elstara brita matematikisto, fizikisto, kaj sciencisto (1642...1727)
- Juice Newton, usona kantisto
- Olivia Newton-John, aŭstralia kantisto
- Newton Baker, politikisto
Loko
- Newton (Kansaso), malgranda urbo en Usono, proksimume kvardek kvin kilometrojn norde de Wichita en Kansaso
- Newton (Masaĉuseco), urbo en Usono, 11 kilometrojn okcidente de la urbo Bostono en Masaĉuseco
- Kantono Newton (Teksaso)
Fiziko
- Neŭtono (mezurunuo), mezurunuo de forto en la SI, nomita laŭ Isaac Newton
Cetere
- Apple Newton, poŝkomputilo de Apple
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.