![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Nicolae_Ceau%25C8%2599escu.jpg/640px-Nicolae_Ceau%25C8%2599escu.jpg&w=640&q=50)
Nicolae Ceaușescu
rumana politikisto kaj aŭtokrato de Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nicolae CEAUȘESCU [nikoˈlae t͡ʃe̯auˈʃesku], esperantigite Nikolae Ĉaŭŝesku (1918 – 1989) estis rumana politikisto, la dua kaj lasta reganto de Rumana Socialista Respubliko. Dogma komunisto, kiu ja ŝirmis sian landon kontraŭ troa dependeco je Sovetunio, sed li mem regis ĝin kun ekstrema brutaleco. Li ekregis post la morto de Gheorghe Gheorghiu-Dej en 1965 kaj funkciis kiel sekretario de la Rumana Komunista Partio kaj poste kiel prezidanto de Rumanio ĝis la eksplodo de la rumana revolucio en decembro 1989, ĉe kies fino li estis ekzekutita de revolucia tribunalo kune kun sia edzino, Elena Ceausescu.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/I.25280-2_Inaugurare_%282%29.jpg/320px-I.25280-2_Inaugurare_%282%29.jpg)
Ĉaŭŝesku daŭrigis kun la nacia politiko de lia antaŭulo Gheorghiu-Dej: manifestacio de limigita sendependeco en la eksterlandaj rilatoj de Rumanio kune kun strikta interna komunista registaro. Li akre kritikis iujn agojn de la reĝimo de Gheorghiu-Dej, kaj kaŭzis la elpurigon de iuj el la kondamnitoj en parodiaj procesoj. Ĉaŭŝesku enigis Rumanion en furiozon de industriiĝo kaj konstruado, starigante grandajn projektojn kaj strebante al ambicia ekonomio. Finfine li ja sukcesis repagi la eksterlandajn ŝuldojn de Rumanio ĉirkaŭ ses monatojn antaŭ sia falo, sed la severa damaĝo al la vivnivelo de la loĝantaro de Rumanio survoje al atingo de ĉi tiu celo igis lin malamegata de multaj.