La 25-a de decembro estas la 359-a tago de la jaro (la 360-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 6 tagoj restas.
Je la 25-a de decembro okazis, interalie:
- 274: Politeismo: en Romo imperiestro Aŭreliano dediĉis templon al Sol Invictus
- 333: Konstantino la 1-a de la Romia Imperio rangigis sian plej junan filon ĝis rango de cezaro
- 336 aŭ 354: Unua celebrado de Kristnasko en Romia Imperio
- 476: Supozebla komenco de mezepoko - la novjaro komenciĝis ne la 1-an de januaro, sed la 25-an de decembro, en "la tago de la naskiĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo", laŭ mezepokaj konsideroj Liturgia jaro de la Katolika Eklezio
- 496 aŭ 508: Reims: bapto de Klodvigo la 1-a, fondinto de Franka Imperio, fare de Sankta Remiĝo de Reims
- 597: Aŭgusteno de Canterbury kun siaj helpantoj baptis en Kent pli ol 10 000 anglosaksojn
- 800: Karolida Imperio: en Romo papo Leono la 3-a kronis reĝon de frankoj Karolo la Granda kiel imperiestron de la Sankta Romia Imperio
- 820: Bizanca imperiestro Leono la 5-a la Armena estis faligita kaj murdita
- 875: Okcidentfranka imperiestro Karlo la 2-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 983: Oto la 3-a kiel 3-jara infano estis kronita en Akeno kiel reĝo de Germanio
- 1000: Stefano la 1-a kroniĝis kiel unua reĝo de Hungario el Arpad-dinastio - Hungara reĝlando fondiĝis
- 1013: Sven la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1025: Mjeŝko la 2-a kroniĝis kiel reĝo Pollando
- 1046: Reĝo de Germanio Henriko la 3-a estis kronita kiel imperiestro de papo Klemento la 2-a
- 1066: Normana konkero de Anglio: Vilhelmo la 1-a kroniĝis en Abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio
- 1076: Katedralo de Gniezno: Boleslao la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1100: Bet-Leĥem: Baldueno la 1-a kroniĝis en Baziliko de la Naskiĝo kiel unua reĝo de Jerusalemo (Jerusalema reĝlando estis feŭdo de Apostola Seĝo)
- 1130: Granda okcidenta skismo: kontraŭpapo Anakleto la 2-a kronis grafon Roger la 2-a kiel unuan reĝon de Sicilio
- 1261: Přemysl Otakar la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1495: Hispana armeo en la dua batalo venkis guanĉojn - loĝantojn de Kanarioj
- 1522: Rodoso transiris sub otomanan regadon
- 1553: Mapuĉoj venkis hispanojn en batalo de Tupacel - ĉilia guberniestro Pedro de Valdivia estis kaptita kaj murdita
- 1599: Brazilo: urbo Natalo fondita de portugalaj koloniistoj
- 1606: Unua historia mencio pri urbo Šibenik, en la donac-faro de la kroata reĝo Petar Krešimir la 4-a, tial ĝi ankaŭ nomiĝas la urbo de Krešimir
- 1615: Nederlandanoj Jacob Le Maire kaj Willem Schouten (90 jaroj post hispanoj) alnavigis al senhoma Insulo Estados apud Granda Insulo de Fajrolando
- 1638: Otomana armeo eniris Bagdadon
- 1643: Kapitano William Mynos de Brita Orienthinda Kompanio malkovris Kristnaskinsulon en Hinda Oceano
- 1659: La kvara Rus-Pola Milito: rusaj soldatoj bruligis Zabłudów kaj murdis loĝantojn kolektitajn dum diservo en preĝejo
- 1683: En Beogrado, agnoskita kulpa de la malvenko en batalo de Vieno, estinta veziro Kara Mustafa estis sufokita ordone de sultano Mehmedo la 4-a
- 1745: Aŭstra-saksa-prusa pactraktato en Dresdeno finanta la duan silezian ribelon
- 1758: Haleja kometo estis vidata de germana astronomo Johann Georg Palitzsch, konfirmanta prognozon de Edmond Halley pri ĝia paso - unua antaŭvidita kazo
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: usona armeo komandata de George Washington transiris riveron Delavaro, komencante decidan etapon de la milito
- 1795: Rezulte de la tria dispartigo de Pollando kreiĝis gubernio de Slonim en la Rusia Imperio
- 1809: Auguste Frédéric Louis Viesse de Marmont iĝis guberniestro de iliriaj provincoj
- 1818: Kristnaska kanto Trankvila nokto, sankta nokto unue estis prezentita en preĝejo al Sankta Nikolao de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Aŭstrio
- 1837: En batalo apud la lago Okiĉobi usona armeo venkis seminolojn - indianojn de Nordameriko
- 1840: En Parizo okazis tn. decembra regalo, improviza poezia duelo inter polaj poetoj-profetoj Adam Mickiewicz kaj Juliusz Słowacki
- 1841: Laŭ la ordono de imperiestro Nikolao la 1-a en Litovio la tero estis forprenita de monaĥejoj, diocezoj kaj religiaj seminarioj
- 1868: Milito de la Trilanda Alianco: argentina-brazila armeoj venkis la paragvajan de prezidento Francisco Solano López en batalo de Ypacari
- 1868: Prezidento de Usono Andrew Johnson forpardonis ĉiujn soldatojn de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono el la tempo de Usona Enlanda Milito
- Unua Mondmilito
- 1921: Turkio: Gaziantep liberiĝis de franca okupado
- 1926: Fonda kongreso de la Asocio de Ukrainaj Virinoj de Kanado okazis
- 1926: Hirohito iĝis imperiestro de Japanio
- 1932: BBC disaŭdigis unuan radioprogramon pli frue surbendigitan en magneta bendo
- 1932: Tertremo en Gansuo - pereis ĉirkaŭ 70 mil ĉinoj
- 1939: Rakonto Kristnaska kanto de Charles Dickens estas unuafoje legita en CBS-radio
- Dua Mondmilito
- 1945: Pola Radio komencis disaŭdigon en Szczecin
- 1947: Konstitucio de Tajvano ekvalidis
- 1949: Unua bulgara amatora radio kun la komenca voksigno LZ1A aperis
- 1950: Londono: krona ŝtono de Scone de la skotaj reĝoj estis ŝtelita de la Abatejo Westminster
- 1952: Unua programo de la germana publika televido Das Erste ekfunkciis
- 1953: Usona armeo finis okupadon de la japana Rjukju-insularo
- 1956: Senstalinigo:
- 1962: Premiero de la usona filmo Mortigi mokbirdon, bazita sur romano de Harper Lee
- 1974: Aŭstralio: ciklono Tracy detruis urbon Darvino en Norda Teritorio, mortigante 71 homojn kaj lasante ĉirkaŭ 20 000 senhejmulojn
- 1975: Steve Harris fondis en Londono muzikgrupon Iron Maiden
- 1978: Vjetnama armeo invadis Kamboĝon
- 1979: Interveno de Sovetunio en Afganio komenciĝis (nokte de la 25-a/26-a de decembro)
- 1981: Post enkonduko de la milita stato en Pollando 6 polaj fiŝistoj apud marbordo de Alasko transiris al ferdeko de usona trenŝipo petante azilon
- 1989: Rumana Revolucio finiĝis: en Târgoviște oni mortpafis rumanan diktatoron Nicolae Ceaușescu kaj lian edzinon Elena Ceaușescu, entute 1104 personoj pereis
- 1990: Angla informadikisto Tim Berners-Lee prezentis TTT, la unuan TTT-legilon en la mondo kaj redaktilon HTML de la tipo WYSIWYG
- 1991: Dissolvo de Sovetunio: Miĥail Gorbaĉov rezignis je prezidenta posteno — sur la kremla turo malaperis flago de Sovetunio kaj estis hisita flago de Rusio (je la 19-a horo)
- 1992: Ministerio pri Justeco de Ukrainio registris Volontulan Kultur-Edukan Asocion pri Homrajtoj "Memorial" je la nomo al Vasil Stus
- 1993: Konstitucio de la Rusia Federacio ekvalidis
- 1997: En Kubo prezidanto Fidel Castro anoncis Kristnaskon festotago, la naskiĝdato de Jesuo Kristo denove estas celebrata, unuafoje post 1969
- 1998: En sendependa Belorusio okazis unua popolnombrado
- 2000: Prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis leĝproponon oficiale aprobinte novan Nacian Himnon de la Rusia Federacio
- 2001: Burunda enlanda milito: ĉirkaŭ 500 ribelantaj hutuoj pereis dum bataloj kontraŭ taĉmentoj de tutsioj
- 2003: 4 israelanoj pereis kaj 26 vundiĝis en bomba atenco flanke de palestina teroristo-sinmortiginto sur aŭtohaltejo en israela urbo Petaĥ Tikva; 15 personoj (en tio 2 atencantoj-sinmortigintoj) pereis kaj 46 vundiĝis en sensukcesa bomba atenco kontraŭ eskorto de prezidento de Pakistano generalo Pervez Muŝaraf en Rawalpindi
- 2003: Belorusio: loĝejo de Avo Frosto ekfunkciis sur la teritorio de Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa
- 2004: Kosmoesplorado: Misio Cassini-Huygens: kosmosondilo Huygens disiĝis de bazo-ŝipo Cassini komencante sian malsupreniron al la surfaco de Titano; Asteroido Apophis ekminacis la Teron per kosma katastrofo, sed pli postaj observacioj sendanĝerigis ĝin
- 2010: 45 personoj pereis kaj 50 vundiĝis en atenco de sinmortiganto al distribuejo de nutraĵoj sur Federacie Administrataj Tribareoj en okcidenta Pakistano
- 2012: Kazaĥio: 27 personoj pereis en katastrofo de armea aviadilo An-72 en Ŝimkento
- 2013: Egipta tribunalo agnoskis Islaman Frataron terorista organizo
- 2016: 92 personoj, inkluzive de 64 membroj de ĥoro kaj dancensemblo Aleksandrovanoj, pereis en katastrofo de rusia armea aviadilo Tupolev Tu-154 super la Nigra Maro apud Soĉio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2023: 670-a tago de la rusa agreso:
- Pasinttage sur limpasejoj de Ukrainio al Pollando alvenis 26 500 personoj, kaj forveturis 40 500 mil; nokte ukraina aerdefendo paffaligis rusan bombaviadilon Su-34 kaj ĉasaviadilon Su-30; portalo Kyiv Post informis, ke okazis provo veneni estintan direktoron de propaganda rusa televido, kiu alvokis al „dronigo kaj bruligo de ukrainaj infanoj"
- 1 a.K.: Jesuo Kristo, laŭ Dionysius Exiguus, kies kalkulo fariĝis la bazo de la kristana erao (nek jaro nek tago estas historie fikseblaj)
- 1424: Margareta de Skotlando, skota princino (m. 1445)
- 1490: Giovanni Marinoni, itala teologo (m. 1562)
- 1512: Stephan Riccius, germana protestantisma teologo (m. 1588)
- 1584: Margareto de Aŭstrio, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (m. 1611)
- 1624: (baptotago) Angelus Silesius, silezia poeto germanlingva kaj mistikulo, enestanta en Germana antologio (m. 1677)
- 1642: Isaac Newton, angla matematikisto, fizikisto, numerologo kaj alkemiisto, aŭtoro de la tri leĝoj pri movo, kaj de la verko Philosophiae Naturalis Principia Mathematica, en kiu li prezentis leĝon pri universala gravito, kontribuinta al infinitezima kalkulo (m. 1727)
- 1717: Pio la 6-a, papo (m. 1799)
- 1724: John Michell, angla naturfilozofo kaj geologo, kontribuinta al optiko kaj gravito, iniciatinto de la ideo pri nigra truo (m. 1793)
- 1728: Johann Adam Hiller, germana komponisto, muzikverkisto kaj kapelmajstro (m. 1804)
- 1742: Charlotte von Stein, germana korteganino (m. 1827)
- 1761: William Gregor, angla mineralogo, malkovrinto de titano (m. 1817)
- 1782: Petrus Klausener, germana trapisto (m. 1850
- 1823: Alexander Michelis, germana pentristo (m. 1868)
- 1831: Johann von Herbeck, aŭstra komponisto kaj dirigento (m. 1877)
- 1834: István Gyertyánffy, hungara pedagogo, verkisto, direktoro de Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (m. 1930)
- 1858: Karel Emanuel Macan, ĉeĥa komponisto, instruisto kaj esperantisto, fondinto de intermilita SOĈNE (Blindula organizo de ĉeĥaj nevidantaj esperantistoj) (m. 1925)
- 1860: Kálmán Palmer, hungara stenografo, verkisto, tradukisto (m. 1933)
- 1861: Gusztáv Thirring, hungara geografo, demografo, statistikisto, profesoro (m. 1941)
- 1867: Oliveira Lima, brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto, ambasadoro (m. 1928)
- 1871: István Balló, hungara instruisto, ĉeflernejinspektisto kaj historiisto (m. 1953)
- 1872: Károly Ziegler, rumania hungara kuracisto, verkisto (m. 1938)
- 1873: Vladimir Ghika, rumana nobelo, doktoro pri teologio, antifaŝisto kaj kontraŭkomunisto, beatigito (m. 1954)
- 1875: Theodor Innitzer, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo de Vieno akceptinta Anschluss (m. 1955)
- 1889: Octave Garnier, franca anarkiisto, kunfondinto de la fifama bando de Bonnot (m. 1912)
- 1891: Christian Schneehagen, oficiro germana kaj junularmovadano (m. 1918)
- 1892: László Kovács, hungara verkisto, redaktoro, kritikisto (m. 1963)
- 1892: Rebecca West, irlanda-skota verkistino (m. 1983)
- 1895: Stefan Rowecki, pola generalo, spertulo pri militistiko, ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, murdita (m. 1944)
- 1895: Ilona Vén, hungara lingvistino, dialektesploristino (m. 1983)
- 1895: Charles H. Baker la Juna, usona ĵurnalisto (m. 1987)
- 1899: Humphrey Bogart, usona aktoro (m. 1957)
- 1906: Ernst Ruska, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri elektrona mikroskopo (m. 1988)
- 1907: Cab Calloway, usona ĵaz-kantisto, saksofonisto kaj bandestro (m. 1994)
- 1911: Béla Gunda, hungara etnografo kaj fakverkisto, profesoro (m. 1994)
- 1912: Viktor Muravlenko, petrola inĝeniero, unu el la ĉefaj kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso (m. 1977)
- 1918: Anwar al-Sadat, ĉefministro kaj prezidento de Egiptio, Nobelpremiita pro Pactraktatoj de Camp David, murdita (m. 1981)
- 1919: Stepan Ivanoviĉ Kretov, soveta militista aviadisto (m. 1975)
- 1924: Mihály Váci, hungara poeto, tradukisto, politikisto (m. 1970)
- 1924: Atal Behari Vajpayee, ĉefministro de Barato kaj poeto en la hindia lingvo, prezidanto de Partio de la Popolo de Barato
- 1925: Sándor Bódi, rumania hungara fizikisto
- 1925: Carlos Castañeda, usona antropologo kaj verkisto pri ŝamanismo (m. 1998)
- 1925: Hildegard Knef, germana aktorino, kantistino kaj verkistino (m. 2002)
- 1927: Ernesto Geleta, slovakia hungaro, mezlerneja profesoro, esperantisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj, dumviva membro de UEA (m. 2003)
- 1927: Ram Narayan, barata muzikisto de Hindustana klasika muziko, populariganto de sarangio
- 1929: István Mózer, rumania hungara ĵurnalisto, kritikisto
- 1933: Joachim Meisner, germana kardinalo
- 1939: Bob James, usona pianisto, muzikklavaristo kaj muzikaranĝisto
- 1941: Mária Pongrácz P., hungara verkistino
- 1943: Hanna Schygulla, germana-franca aktorino
- 1946: Erzsébet Bakos, hungara tekstilartistino
- 1949: Sissy Spacek, usona aktorino kaj kantistino
- 1949: Naŭaz Ŝarif, ĉefministro de Pakistano
- 1950: Karl Rove, usona politika strategiisto, konsilisto de George W. Bush
- 1952: Desireless, franca kantistino
- 1957: Zoltán Tibori Szabó, rumania hungara ĵurnalisto, historiisto
- 1960: István Borzási, rumania hungara baptista pastro, eklezia verkisto
- 1961: Íngrid Betancourt, kolombia politikistino, aktivulino por homaj rajtoj
- 1961: David Thompson, ĉefministro de Barbado (m. 2010)
- 1971: Dido, brita kantistino
- 1976: Armin van Buuren, nederlanda diskĵokeo
- 1986: Alex Hepburn, skota kantistino kaj kantaŭtorino
- -317: Filipo la 3-a (Macedonio), reĝo de Antikva Makedonio (n. ĉirkaŭ 359)
- 795: Hadriano la 1-a, papo
- 820: Leono la 5-a la Armena, bizanca imperiestro, murdita (n. ĉirkaŭ 775)
- 1156: Petro la Venerinda, franca monaĥo kaj benediktana abato de la abatejo de Cluny, sanktulo (n. 1092)
- 1289: Ibn al-Nafis, siria anatomo kaj kuracisto (n. 1209)
- 1406: Henriko la 3-a de Kastilio, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1379)
- 1513: Johann Amerbach, svisa presisto kaj humanisto (n. ĉirkaŭ 1443)
- 1519: Rudolph von Langen, germana kanoniko, latina poeto, edukisto kaj humanisto (n. 1438)
- 1553: Pedro de Valdivia, hispana militisto kaj konkeristo (n. 1497)
- 1572: Péter Méliusz Juhász, hungara verkisto, reformita pastro (n. 1532 aŭ 1536)
- 1635: Samuel de Champlain, franca geografo, kartografo, esplorinto de Grandaj Lagoj (Nordameriko), koloniigisto de Kanado, fondinto de Kebekurbo (n. ĉirkaŭ 1567)
- 1683: Kara Mustafa, turka veziro de Otomana Imperio, murdita post malvenko en la batalo de Vieno (n. ĉirkaŭ 1634)
- 1711: Johann Nicolaus Hanff, germana orgenfaristo kaj komponisto (n. 1663)
- 1784: Yosa Buson, japana poeto, grandmajstro de hajko kaj pentristo (n. 1716)
- 1800: Ned Young, angla maristo sur la Bounty (n. ĉirkaŭ 1762)
- 1820: Joseph Fouché, franca politikisto (m. 1820)
- 1842: Farkas Cserey, hungara ĉambelano, majoro, verkisto kaj botanikisto (n. 1773)
- 1845: Wilhelm Friedrich Ernst Bach, germana komponisto (n. 1759)
- 1867: Antonie Adamberger, aŭstra aktorino kaj imperiestrina laŭtlegistino (n. 1790)
- 1895: Raul Pompeia, brazila ĵurnalisto, kronikisto, novelisto kaj dramverkisto (n. 1863)
- 1898: Georges Rodenbach, belga verkisto kaj poeto franclingva (n. 1855)
- 1907: Therese von Wüllenweber, germana monaĥino kaj beatulino (n. 1833)
- 1916: Adam Chmielowski, pola pentristo, ribelanto kontraŭ la Rusia Imperio, sindediĉe laborinta favore al malriĉuloj kaj senhejmuloj, katolika sanktulo (n. 1845)
- 1922: Manfréd Weiss, hungara industriisto, fabrikisto de Csepel (n. 1857)
- 1924: Erzsébet Bencze, hungara aktorino (n. 1898)
- 1925: Vladimir Korolenko, rusia verkisto (n. 1853)
- 1933: Francesc Macià i Llussà, kataluna oficiro, prezidanto de Generalitato de Katalunio (n. 1859)
- 1935: Paul Bourget, franca verkisto, membro de literatura movado Revivigo katolika (n. 1852)
- 1938: Karel Čapek, ĉeĥa verkisto, pioniro de sciencfikcio, populariganto de la vorto roboto (n. 1890)
- 1942: Adolf Mayer, germana kemiisto, malkovrinto de tabakmozaikviruso, patro de la moderna virusscienco (n. 1843)
- 1942: Odo Bujwid, pola profesoro, bakteriologo, pioniro de vakcinado kontraŭ rabio, prezidanto de UK 1912, UK 1931, Pola E-Delegitaro kaj de Internacia Scienca Asocio Esperanta, membro de Lingva Komitato, siaepoke ĉefulo de la Esperanto-movado en Pollando, honora membro de UEA (n. 1857)
- 1945: Marceli Godlewski, pola pastro, socia aganto, antaŭmilite kontraŭjudisma, savinto de Krzysztof Zamenhof kaj lia patrino de la Varsovia geto, justulo inter la popoloj (n. 1865)
- 1946: W. C. Fields, usona komediisto kaj aktoro (n. 1880)
- 1956: Robert Walser, svisa verkisto germanlingva (n. 1878)
- 1963: Tristan Tzara, franca poeto kaj eseisto, iniciatinto de dadaismo (n. 1896)
- 1968: Gábor Kolosváry, hungara zoologo, entomologo kaj paleontologo (n. 1901)
- 1969: Donald R. Duncan, brita doktoro pri kemio, esperanta terminologo, fakdelegito de UEA, preleganto de Internacia Somera Universitato, kontribuanto al "Scienca Revuo" (n. 1907)
- 1973: İsmet İnönü, ĉefministro kaj dua prezidento de Turkio (n. 1884)
- 1977: Charlie Chaplin, brita aktoro, reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj humuristo, ikono de kinindustrio (n. 1889)
- 1983: Joan Miró, hispana pentristo, skulptisto kaj keramikisto (n. 1893)
- 1989: Nicolae Ceaușescu, prezidento de Rumanio (n. 1918) kaj lia edzino Elena (n. 1916), ekzekutitaj
- 1995: Emmanuel Levinas, franca filozofo (n. 1906)
- 1995: Dean Martin, usona kantisto, aktoro, komediisto, kaj kinproduktoro (n. 1917)
- 1999: Sándor Rákos, hungara poeto, tradukisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1921)
- 2000: Willard Quine, usona empiriisto, analiza filozofo kaj logikisto, adepto de sciteoria holismo (n. 1908)
- 2002: Zsigmond Szabó, rumania hungara biologo, universitata lekciisto (n. 1924)
- 2004: Sándor Kicsi, hungara historiisto pri Transsilvanujo kaj redaktoro (n. 1919)
- 2006: James Brown, usona soula kantisto (n. 1933)
- 2008: Eartha Kitt, usona aktorino kaj kantistino (n. 1927)
- 2012: Walter Schwaiger, aŭstra politikisto, urbestro de Saalfelden (n. 1935)
- 2014: Gleb Jakunin, sovetia, rusia ortodoksa kleriko, disidento, aktivulo pri homaj rajtoj (n. 1934)
- 2016: Vera Rubin, usona astronomino malkovrinta ke Andromeda galaksio grandparte konsistas el malluma materio (n. 1928)
- 2016: George Michael, angla kantisto kaj komponisto (n. 1963)
- 2016: Jelizaveta Glinka, rusia kuracistino pri urĝeca medicino kaj infana anestezologio, homrajta aktivulo, filantropino (n. 1962)
- 2018: Baldur Ragnarsson, islanda instruisto kaj verkisto, prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA, LKK-prezidanto de UK 1977, redakciano de "Norda Prismo", membro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de pluraj poemaroj kaj tradukaĵoj de la islanda lingvo, kontribuanto al "Beletra Almanako" (n. 1930)
- 2019: Táňa Fischerová, ĉeĥa aktorino, verkistino, prezentistino, politikistino kaj civita aktivulo, kandidatino en la prezidanta baloto de 2013 en Ĉeĥio (n. 1947)
- 2019: Ari Behn, norvega verkisto (n. 1972)
- 2020: Reginald Foster, usona karmelano kaj latinisto (n. 1939)
- 2020: Soumaïla Cissé, malia softvara inĝeniero, politikisto kaj ministro (n. 1949)
La 25-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):