Nombro
matematika koncepto, difinita kiel rimedo por kalkuli kaj mezuri objektojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nombro estas unu el la ĉefkonceptoj de matematiko. Ĝi aperis en frua antikveco kaj iom post iom vastiĝadis kaj ĝeneraliĝadis laŭ grado de vastiĝo de la homa agadsfero kaj de la problemaro, kiu postulis kvantan priskribon kaj esploron. En komencaj ŝtupoj de ĝia evoluo, la koncepto de nombro estis difinita kiel rimedo por kalkuli kaj mezuri objektojn, kaj poste la nombro fariĝis fundamenta nocio de matematiko kaj la sekva evoluo okazis nur pro bezonoj de ĉi tiu scienco.
- Vidu ankaŭ artikolojn gramatika nombro, nombroj, oksidiĝa nombro, vortoj por grandegaj nombroj
Nombro, en scienco, estas fakte abstraktaĵo kiu reprezentas kvanton aŭ amplekson. En matematiko nombro povas reprezenti kvanton de mezuro aŭ pli ĝenerale elementon de nombra sistemo aŭ ordan numeron kiu reprezentos pozicion ene de (vic)ordo de difinita serio. La kompleksaj nombroj estas uzataj kiel utila ilo por solvi algebrajn problemojn, kaj algebre ili estas simpla aldonaĵo al la reelaj nombroj kiuj siavice ampleksigis la koncepton de orda numero. Ĉefe, reela nombro solvas la problemon de komparo de du mezuroj: kaj se ili estas kunmezureblaj kaj se ili estas nekunmezureblaj. Por ekzemplo: la flanko de unu kvadrato estas kunmezurebla kun sia perimetro, sed la aristo de la kvadrato kun la diagonalo de la kvadrato estas nekunmezureblaj.[1]
Krome, en ampleksa senco, nombro indikas la grafikan karaktron kiu utilas por reprezenti ĝin; tiu grafika signo de nombro ricevas propre la nomon de numero aŭ cifero, kiu estas skribebla per unusola karaktro.
La koncepto de nombro inkludas abstraktaĵojn kiaj frakciaj, negativaj, neracionalaj, trascendaj, kompleksaj kaj ankaŭ nombroj de tipo pli abstrakta kiaj la nombroj hiperkompleksaj kiuj ĝeneraligas la koncepton de kompleksa nombro aŭ la hiperreelaj nombroj, la superreelaj kaj la subreelaj kiuj inkludas la reelajn kiel subaro.