Reelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reeloj (reelaj nombroj) estas intuicie priskribeblaj kiel nombroj, kiuj fidele (t.e.bijekcie) prezentas punktojn sur rekta linio, la nombra akso. Historie, la termino reala nombro estis konstruita responde kaj kontraste al imaginara nombro. En Esperanto oni kutime uzas apartan substantivan radikon 'reel' por klare distingi inter la faka termino "reela nombro" kaj la komunuza esprimo "reala nombro". Eĉ pli grava estas distingi pli kompleksajn esprimojn kiel terminecan "reela analizo" disde la libera vortkombino "reala analizo" kaj simile.
Reelo povas esti racionala aŭ neracionala; algebra aŭ transcenda; kaj pozitiva, negativa aŭ nulo.
Teorie la reelojn eblas prezenti per poziciaj frakcioj, havantaj malfinie multajn ciferojn dekstre de la on-komo. Tamen praktike oni ne povas skribi la pozician frakcion de neracionala nombro, ĉar oni bezonus nefinie multan tempon kaj spacon.
Por la aro de ĉiuj reeloj oni kutime uzas simbolon R aŭ ℝ.