Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de norda Turkujo kaj al la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj".
Rapidaj faktoj Mezvarmaj koniferarbaroj, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+], Lando ...
Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj | |
---|---|
Mezvarmaj koniferarbaroj, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Lando | Turkio |
Areo | 101 410 km² (10 141 000 ha) |
Biomoj de regiono | Mezvarmaj koniferarbaroj |
Fermi
La orienta parto de la ekoregiono situas en la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.