religia-politika konflikto (1969–1998) en Nord-Irlando, inter Katolikoj-uniistoj (kiuj volis resti kiel parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando) kaj Protestantoj-respublikistoj (kiuj volis iĝi parto de Respubliko Irlando) From Wikipedia, the free encyclopedia
The Troubles (La Problemoj, irlande Na Trioblóidí) estis etna-naciisma[1][2][3][4] periodo de konflikto en Norda Irlando kiu daŭris ĉirkaŭ 30 jarojn el finaj 1960-aj ĝis finaj 1990-aj jaroj.[5] Konata internacie kiel la Nordirlanda konflikto,[6][7][8][9] ĝi estis foje priskribita kiel "neregula milito"[10][11][12] aŭ "malaltnivela milito".[13][14][15] La konflikto startis fine de la 1960-aj jaroj kaj estas kutime konsiderata finita per la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998.[16][17][18][19][20] Kvankam la konflikto okazis ĉefe en Norda Irlando, foje la violento venis al partoj de la Respubliko Irlando, Anglio, kaj al Kontinenta Eŭropo.
La konflikto estis ĉefe politika kaj naciisma, nutrita de historiaj okazaĵoj.[21] Ĝi havis ankaŭ etnan aŭ sektisman dimension,[22] sed spite la uzadon de la terminoj Protestanto kaj Katoliko por referenci al ambaŭ flankoj, temas plie pri kultur-politika ol pri religia konflikto.[1][23] Kerna afero estis la konstitucia statuso de Norda Irlando. Uniistoj, kiuj estis ĉefe protestantoj, deziris, ke Norda Irlando restu ene de Unuiĝinta Reĝlando. Irlandaj naciistoj, kiuj estis ĉefe katolikoj, ke Norda Irlando forlasu la Unuiĝintan Reĝlandon kaj aliĝu al Unuiĝinta Irlando.
La konflikto startis dum kampanjo fare de la Nordirlanda Asocio por Civilaj Rajtoj por finigi diskriminacion kontraŭ la katolik/naciisma granda minoritato fare de la protestant/uniisma registaro de Norda Irlando kaj de la nordirlanda polico "Royal Ulster Constabulary" (RUC).[24][25] La aŭtoritatoj klopodis subpremadi la protestokampanjon pere de polica brutaleco; krome la kampanjantoj trafis ankaŭ violenton el ulsteraj "fideluloj", kiuj konsideris ilin kiel irlanda respublikana fronto. Pliiĝantaj tensioj kondukis al gravaj violentaj tumultoj en Aŭgusto 1969 kaj al la "Operaco Banner" kiu konsistis en deplojo de la Brita Armeo, en tio kio finfine iĝis la plej longdaŭra operaco de la Brita Armeo.[26] Oni konstruis "Pacmurojn" en kelkaj areoj por teni la du komunumojn aparte. Kelkaj katolikoj dekomence bonvenigis la Britan Armeon kiel pli neŭtrala forto ol la RUC, sed tuj ĝi estis vidita kiel partia kaj malamika, partikulare post la Sanga dimanĉo en 1972.[27]
La ĉefaj partoprenantoj en la konflikto estis respublikanaj paramilitistoj kiel tiuj de la Provizora irlanda respublika armeo (IRA) kaj de la Irlanda Naciliberiga Armeo (INLA); fidelaj paramilitistoj kiel tiuj de la Ulstera Volontula Forto (UVF) kaj de la Ulstera Defendasocio (UDA); britaj ŝtataj sekurecfortoj — nome la Brita Armeo kaj la RUC; kaj politikaj aktivuloj kaj politikistoj. La sekurecfortoj de la Respubliko Irlando ludis pli malgrandan rolon. Respublikanaj paramilitistoj faris kampanjon de gerilo kontraŭ la britaj sekurecfortoj same kiel bombokampanjon kontraŭ infrastrukturaj, komercaj kaj politikaj celojs. Fideluloj celis respublikan/naciistojn kaj atakis la pli grandajn katolikajn komunumojn en tio kion ili priskribis kiel reprezalio. Foje, estis ekaperoj de sektisma violento frap-frape, same kiel inter paramilitistaj grupoj "of the same stripe" (teorie de la sama flanko). La britaj sekurecfortoj entreprenis rolon kaj de policado kaj de kontraŭ-insurekcio, ĉefe kontraŭ respublikanoj, kvankam estis ankaŭ pli malforta frontado al la fidelaj paramilitistoj. La konflikto inkludis ankaŭ nombrajn tumultojn, amasprotestojn kaj agojn de civila malobeo, kiuj kondukis al pliiĝanta segregacio kaj al kreado de portempaj areoj al kiuj prefere ne-iru.
Pli ol 3 500 personoj mortis en la konflikto, el kiuj 52% estis civiluloj, 32% estis membroj de la britaj sekurecfortoj kaj 16% estis membroj de la paramilitistaj grupoj.[28] Estis ankaŭ sporada violento ekde la subskribo de la Interkonsento de Sankta Vendredo en 1998, inklude punatakojn[29] kaj kampanjo fare de disidentaj respublikanoj cele al Unuiĝinta Irlando.[17][19][30]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.