Objekto Subjekto Verbo
la vortordo kiel “pomon mi manĝas”; uzata kiel la ordinara vortordo en iuj Amazon-basenaj lingvoj; uzata por emfazi la objekton en Esperanto kaj aliaj lingvoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ lingva tipologio, OSV estas unu el la plej maloftaj ĉefaj vortordoj inter la lingvoj de la mondo.
Rapidaj faktoj Vort- ordo, Esperanta ekvivalento ...
Vort- ordo | Esperanta ekvivalento | Proporcio de lingvoj | Ekzemplaj lingvoj | |
---|---|---|---|---|
SOV | "Mi vin amas." | 45% | hindia, japana, latina | |
SVO | "Mi amas vin." | 42% | angla, ĉina, rusa | |
VSO | "Amas mi vin." | 9% | hebrea, irlanda, zapoteka | |
VOS | "Amas vin mi." | 3% | baure, fiĝia, malagasa | |
OVS | "Vin amas mi." | 1% | apalai, hixkaryana, tamila | |
OSV | "Vin mi amas." | 0% | jamamadí, warao, xavante |
Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]
Fermi
Ekzemple:
- La muson la kato ĉasas.
Tiu vortordo estas plej ofte uzata en:
- lingvo Jamamadi
- lingvo Apurinã
La sardinia dialekto de la itala ofte uzas OSV.
Ĝi okazas en pluraj planlingvoj, ekzemple Teonaht, kie la aŭtoro de la lingvo celas ekzotismo. La rolulo Yoda en la filmserio Star Wars parolas per pli-malpli OSV vortordo, sed ne tute konsekvence.
Formo: Objekto - Subjekto - Verbo