Orientfrisa lingvo
preskaŭ formortinta variaĵo de la frisa lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La orientfrisa lingvo (frise Eastfrysk, platgermane Oostfreesch, altgermane Ostfriesische Sprache aŭ Osterlauwerssches Friesisch) estas la orienta branĉo de la frisa lingvofamilio. La orientfrisa nuntempe estas preskaŭ formortinta. Nur en la oldenburgia komunumo Saterland en la distrikto Cloppenburg de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio, proksime de la rivero Emso en historie marĉa kaj pro tio lingve relative izolita teritorio, konserviĝis dialekto: la saterfrisa lingvo. Kiel lasta vivanta orientfrisa dialekto la saterfrisa nuntempe ofte konsideriĝas sinonime al la origine multe pli disvastiĝinta orientfrisa (la esploro de la saterfrisa lingvo dum la 20-a jarcento cetere en du lokoj estas ligita al esperantistoj: legu pli en la aparta artikolo pri la lingvo).
Orientfrisa | |
lingvo | |
---|---|
frisa lingvaro | |
Parolata en | komunumo Saterland de Germanio |
Denaskaj parolantoj | 1 000 ĝis 2 500 |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | minoritata lingvo en la komunumo Saterland de Germanio |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
SIL | stq (Saterfrisa lingvo) |
Glottolog | sate1242 |
Angla nomo | East Frisian language |
Franca nomo | frison oriental |
Post kiam ankaŭ en Germanio oficialiĝis la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, la saterfrisa lingvo ekhavis apartan rajton je protekto kaj subteno. Proksimume 300 infanoj lernas la lingvon nedevige en infanĝardenoj kaj lernejoj. Ekde la jaro 2004 en la lingvo disvastiĝas radio-elsendoj en la regiona radiostacio Ems-Vechte-Welle. Kaj kompreneble ekzistas (ankoraŭ relative malgranda) vikipedia branĉo en la saterfrisa lingvo.
Dum la saterfrisa lingvo restis viva, en la iom pli norda regiono Orientfrislando rekte sude de la Norda Maro la origina orientfrisa lingvo dum la mezepoko formortis kaj anstataŭiĝis per regiona dialekto de la platgermana lingvo.