Origamio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Origamio (折り紙, de ori 折り ‘faldo’ + kami 紙 ‘papero’)[1], foje nomata origamo, estas tradicia japana arto de paperfaldado. Oni uzas paperfolion kaj faldas el ĝi figuron, sen tondi la materialon. La figuroj povas esti bestoj, (ankaŭ homoj), transportoj, abstraktaj figuroj ktp.
La vorto origamio venas de la japana oru „faldi“, kaj kami „papero“. Kelkaj opinias, ke ĉi tiu arto disvolviĝis en la periodo nomata Edo (1603-1867), aliaj — ke ĝi estis enkondukita en Japanion de germana instruistino dum Meiji epoko.