Palaŭo
lando, konsistanta el insuloj en Pacifiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Palaŭo (palaŭe Belau, angle Palau), oficiale Respubliko Palaŭo (palaŭe: Beluu er a Belau, angle: Republic of Palau), estas lando en Oceanio, sur areo de la Karolinaj Insuloj, en la Pacifika oceano. Ĝi troviĝas en Mikronezio, oriente de Filipinoj, norde de Indonezio kaj okcidente de la Federacio de Mikronezio.
La teritorio de Palaŭo estas insularo konsistanta el 8 ĉefaj insuloj (kaj proksimume 250 malgrandaj), el kiuj la plej granda estas Babeldaob kaj la plej loĝata estas Koror. Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn[1].
Palaŭo sendependiĝis de Usono la 1-an de oktobro 1994, sed estas en libera asocio kun ĝi: Usono provizas al tiu lando defendon, subvenciojn kaj sociajn servojn.
La palaŭa flago estas unika, ĉar male al ekzemple la flago de Japanio, la disko ne simbolas la sunon, sed la lunon en nokta ĉielo.