Patrologia Latina
From Wikipedia, the free encyclopedia
Patrologia Latina (PL) estas enorma kolekto da verkoj de la Patroj de la Eklezio kaj de aliaj ekleziaj latinlingvaj verkistoj, realigita en la jaroj ekde 1844 ĝis 1855 de franca pastro Jacques Paul Migne. Ĝi entute enhavas 221 volumojn inkluzive de la indeksoj. Ĝi estas kutime indikata per "Migne". Malgraŭ la nako de scienc kritika aparato ĝi reprezentas fundamentan instrumento por la studo pri la Ekleziaj Patroj, kies verkoj, manke de kritikaj eldonoj pli taŭgaj, estas kutime cititaj de studuloj surbaze de Migne.
Patrologiæ cursus completus, sive Bibliotheca universalis integra, uniformis, commoda, œconomica, omnium SS. Patrum, doctorum, scriptorumque ecclesiasticorum qui ab ævo apostolico ad Innocentii III tempora floruerunt ; recusio chronologica omnium quæ exstitere monumentorum catholicæ Traditionis per duodecim priora Ecclesiæ sæcula, juxta editiones accuratissimas, inter se cumque nonnullis codicibus manuscriptis collatas, perquam diligenter castigata ; dissertationibus, commentariis lectionibusque variantibus continenter illustrata ; omnibus operibus post amplissimas editiones quæ tribus novissimis sæculis debentur absolutas detectis, aucta ; indicibus particularibus analyticis, singulos sive tomos, sive auctores alicujus momenti subsequentibus, donata ; capitulis intra ipsum textum rite dispositis, neenon et titulis singularum paginum marginem superiorem distinguentibus subjectamque materiam significantibus, adornata ; operibus cum dubiis tum apocryphis, aliqua vero auctoritate in ordine ad Traditionem ecclesiasticam pollentibus, amplificata… ; | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Tiu “patrologia latina” konsistas en serio da represoj de malnovaj eldonoj ofte entenantaj ankaŭ erarojn, sed enetenas ankaŭ tekstojn por kiuj ne ekzistas aliajn modernajn eldonojn kaj pro tio ĝi estas utiligita de esploristoj pri kristana antikva literaturo kaj pri la mezepoko sammaniere, ekzemple, estas utiligata Monumenta Germaniae Historica.
La verkoj kovras periodon de ĉirkaŭ 1000 jaroj, ekde la verkoj de Tertuliano ĝis al papo Inocento la 3-a por entute 217 volumoj. La unuaj 73 volumoj, de Tertulliano ĝis Gregorio de Tours estis publikigitaj en la periodo de 1844 ĝis 1849, la volumoj de 74 ĝis 217, ekde papo Gregorio la 1-a ĝis Inocento la 3-a estis publikigitaj de 1849 ĝis 1855.
La lasta volumo reiras al 1216. Migne reale volus inkluzivi ankaŭ dokumentojn ĝis la periodo de la protestanta Reformacio sed temis pri laboro tro longa kaj multekosta, ankaŭ se finfine estis inkluzivitaj iuj komentoj kaj dokumentoj rilate verkojn ĝis 1216.
La indeksoj estis publikigitaj ekde la jaroj 1862 kaj 1866.
La originalaj presplatoj estis detruitaj de incendio en 1868 sed helpe de la preseldonejo Garnier ili estis rekonstruitaj komence de la jaroj 1888. Tamen la nova eldonoj ne korespondas ekzakte al la antaŭaj kaj rilate kvaliton kaj rilate la ordigon, pro tio oni preferas, kiam eblas, referenci al la originalaj eldonoj.
Migne ankoraŭ zorgis en la jaroj 1856 ĝis 1858 la publikigon de la Patrologia greka (PG).