Simon Edward Adrian Payne
brita esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pejno Simono (ofte stiligita kiel PEJNO Simono[noto 1]), oficialnome Simon Edward Adrian PAYNE (naskiĝis la 23-an de decembro 1941(nun 1941-12-23) en Bristolo, Britujo) estas brita esperantisto.
Tiu ĉi artikolo povas esti membiografio, aŭ estas intense redaktita fare de sia temulo, aŭ fare de institucio rilata al sia temulo. Bonvolu atenti pri tio, ke ĝi sekvu Vikipediajn regulojn pri neŭtrala vidpunkto, menciindeco kaj kontrolebleco. Konsultu eventuale ankaŭ la ĉi-paĝan diskutejon. |
Simon Edward Adrian Payne | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Pejno Simono |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1941 (1941-12-23) (82-jaraĝa) en Bristolo |
Lingvoj | Esperanto • angla • germana |
Loĝloko | Weilmünster |
Nacieco | brito |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Germanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • vikipediisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Poemojn kaj kantojn |
Verkis en Esperanto | Artikolojn kaj rakontojn |
Esperantistiĝis en | 1956 |
Ekde sia dudekjaraĝiĝo li loĝis en Germanujo — unue apud Hanovro, poste apud Frankfurto ĉe Majno (en Weilmünster). Pejno Simono estis televidila riparisto, komputila teĥnikisto, programisto, sistemanalizisto, siafaka instruisto, teĥnika vendisto, retega problemanaliza specialisto. Li plenumis kelkajn diversajn estrajn postenojn kaj fondis kelkajn firmaetojn.[1][2][3] Li kreis la tekstoprilaboran programon Ĉapelilo. Dum sia Esperantumado li plurfoje plurjare kabeis. Li iam ankaŭ aktivis en Vikipedio.[4]
Li tradukis kelkajn poemojn el la angla, la franca kaj la germana, skribis kelkajn mallongajn rakontojn kaj aldone iomete verkis kaj recenzis por la ĉiumonata revuo Monato.