Periparuoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Periparus aŭ Periparuoj estas genro de birdoj de la familio de Paruedoj kiu difinita kiel tie ĉi konsistas el la jenaj specioj:
- Ruĝecnuka paruo aŭ Nigrabrusta paruo, Periparus rufonuchalis
- Ruĝecventra paruo, Periparus rubidiventris
- Palavana paruo, Periparus amabilis
- Flavventra paruo, Periparus venustulus
- Eleganta paruo, Periparus elegans
- Nigra paruo, Periparus ater
Periparus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĉiuj el ili loĝas en Azio; la Nigra paruo havas ankaŭ ampleksan teritorion en Eŭropo kaj Nordafriko. Tiuj birdoj havas blankajn vangojn kaj plej parto havas tufecan kronon.
Plej parto de fakuloj konsideras Periparus kiel subgenro de la genro Parus, sed la Handbook of the Birds of the World konsideras ĝin distinga (del Hoyo et al. 2007), kiel faras la American Ornithologists' Union. Tion konfirmas analizoj de DNA (Gill et al., 2005).
La Flavventra paruo de Ĉinio kaj la Palavana paruo kaj la Eleganta paruo de Filipinoj estas foje lokataj en separatan genron, nome Pardaliparus.
Krome al tiu necerteco, la Eleganta paruo estas probable parafiletika kaj la Nigra paruo eble. La melanolophus raso de la Nigra paruo, nomata Punktoflugila paruo aŭ Nigrakresta paruo povus esti separata specio kaj tiukaze ankaŭ aliaj rasoj de la Nigra paruo povus esti same.