From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pilot Pen Corporation (japane 株式会社パイロットコーポレーション, Kabushiki Gaisha Pairotto Kōporēshon) estas japana fabrikisto de skribiloj, kiu ankaŭ produktas aliajn skribinstrumentojn kaj juvelaĵojn [1].
Pilot | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 1918 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | japania akciofirmao | |
Sidejo | Tokio | |
Lando | Japanio | |
Agokampo | skribilo | |
TTT | Oficiala retejo | |
Ĝi estas la plej granda fabrikisto de skribiloj en Japanio, kaj havas grandan nombron da filioj tra la mondo, ekzemple: en Filipinoj, Anglio, Indonezio, Malajzio, Brazilo, Sud-Afriko, Germanio kaj Francio. Plej multaj pilotplumoj estas produktitaj en Japanio, Francio kaj Usono.
La firmao lanĉis pilotserion de "verdaj" produktoj sub la nomo BeGreen - plumoj kaj krajonoj konsistigitaj plejparte de reciklitaj materialoj.
Pilot Pen Company estis fondita fare de Ryosuke Namiki en 1918 sub la nomo "Namiki" [2]. En 1926 la firmao malfermis oficejojn en aliaj lokoj kiel ekzemple Malajzio, Singapuro, Bostono, Londono kaj Ŝanhajo. En 1938 la nomo de la firmao estis ŝanĝita al "Pilot Pen Co., Ltd" kaj en 1950 ĝi denove estis ŝanĝita al "Pilot Ink Company, Ltd". En 1954, filio de la firmao estis malfermita en Brazilo. Inter 1972 kaj 1999, diversaj filioj estis establitaj kaj la firmao iĝis korporacio kiu inkluzivas la tutmondajn filiojn de la origina firmao kiel filio.
kategorio | Produktaj detaloj |
---|---|
Plumoj | Fontoplumo, globkrajono |
Surstrekiloj | Markiloj, Surstrekiloj |
Krajonoj | Mekanikaj krajonoj |
Akcesoraĵoj | Replenigoj por plumoj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.