Ploro
ellaso de larmo pro emocio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ploro estas unu el la malmultaj fiziologiaj procezoj, kiu distingas la homojn kaj la aliajn bestojn. Kvankam kelkaj neobjektivaj bestoposedantoj asertas, ke ilia favorata dombesto larmas pro emocia kaŭzo, oni ne povis dokumenti la fakton de emocia ploro ĉe bestoj. Oni demandis ekspertojn (veterinarojn, bredistojn kaj dresistojn), kiuj regule okupiĝas pri bestoj dum sia laboro (1).
Multnombraj fiziologiaj kaj psikologiaj parametroj de la homo estas bone konataj. Ekzemple, la koncentriĝo de diversaj kemiaj agentoj en la sango, urino kaj aliaj korpfluidaĵoj estas difinitaj precize. Oni scias normojn de rilate multaj homaj aktivecoj, kaj tiuj normoj povas esti priskribataj de kuracistoj. Ankaŭ laikoj (?) scias sufiĉe bone, kiun nutraĵon kaj kiom ili manĝu, kiom moviĝu aŭ dormu.
La psikologia esploro de la intimaj fenomenoj pri la sekseco komenciĝis jam en la 19-a jarcento; pensu pri la verkoj de Krafft-Ebing (Psychopathis sexualis) kaj Freud. Ŝajnas, kvazaŭ la ploro estus pli intima ol la sekseco, ĉar ni scias pri ĝi tre malmulte. Koncerne al la ploro "normoj" ne elformiĝis, kvankam oni povas demandi kuraciston, psikologon au pedagogojn: "Kiom, kiam kaj kiel oni devas plori? Kiom ofte ploras "normala" aŭ "meza" homo (plenkreskulo, virino, viro, infano)?" Kaj ĝenerale, ĉu ni povas akcepti la ploron kiel emocian reakcion de la normala adolto?
La neurologiaj kaj psikiatriaj faklibroj mencias nur unu specialan formon de la ploro, la t.n. patologian ploron (2). Ĝi tiu relative malofta fenomeno asociiĝas kun la organa difekto de kelkaj partoj de la cerbo, aperas abrupte kaj sen kaŭzo, estas aŭtomatika kaj refleksa procezo, kiu similas al la emocia ploro, sed dume la paciento ne travivas emociojn. Efektive tiun procezon oni ne povas apartigi kiel emocian ploron. Interese, ke ankaŭ la psikologiaj libroj ne skribas pli multe pri la ploro. La plimulto de la komunikaĵoj publikigaj pri tiu temo okupiĝas pri la ploro de la novnaskitoj. Oni komencis sisteme esplori la ploron de adoltoj nur en la fino de la 20-a jarcento.