Popolrespubliko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La priskribo "popolrespubliko" (aŭ popola respubliko") aperas en la oficialaj nomoj de kelkaj ŝtatoj. Dekomence ligita al popolismo (popolaj movadoj: germane Völkisch, ruse Narodniki, aliaj), post la kreo de Sovetunio ĝi eventuale iĝis asociita precipe kun landoj aliĝintaj al komunismo, kiel, ekzemple, la nunaj Ĉinio kaj Norda Koreio. Tamen, la termino ne estas unika al komunismaj ŝtatoj: iuj landoj adoptis tian titolon pro (efektiva aŭ almenaŭ deklarata) intenco esti tutpopole demokratiaj, kiel Bangladeŝo fondita kiel liberala parlamenta respubliko post popola milito por sendependiĝo.
La komunismaj aŭ socialismaj ŝtatoj, kiuj inkluzivigis la vortojn Popola Respubliko aŭ popolredpubliko en siaj kompletaj nomoj estas jenaj:
- Popola Respubliko Ĉinio (fondita en 1949)
- Popoldemokratia Respubliko Laoso (fondita en 1975)
- Demokratia Popolrespubliko Koreio (fondita en 1948)
Historiaj ekzemploj estas la jenaj:
- Albana Popola Respubliko (1946–1976) kaj Albana Socialisma Popola Respubliko (1976–1992)
- Popola Respubliko Angolo (1975–1992)
- Popola Respubliko Benino (1975–1990)
- Popola Respubliko Bulgario (1946–1990)
- Popola Respubliko Kongo (1970–1992)
- Ĉeĥoslovaka Respubliko (1948–1960)
- Popoldemokratia Respubliko Etiopio (1987–1991)
- Hungara Popola Respubliko (1949–1989)
- Popola Respubliko Kamboĝa (1979–1989)
- Mongola Popola Respubliko (1924–1992)
- Popola Respubliko Mozambiko (1975–1990)
- Pola Popola Respubliko (1952–1989)
- Rumana Popola Respubliko (1947–1965)
- Tuva Popola Respubliko (1921–1944)
- Popoldemokratia Respubliko Jemeno (1967–1990)
- Federacia Popola Respubliko Jugoslavio (1946–1963)
- Ĥorezma Popola Soveta Respubliko (1920-1924)
- Buĥara Popola Soveta Respubliko (1920-1925)
- Ĉina Popola Soveta Respubliko (1931-1937)
Aliaj titolpriskriboj komune uzataj de marksismaj–leninismaj ŝtatoj estas demokratia respubliko (ekz. Germana Demokratia Respubliko ĝis ĝia unuiĝo kun Federacia Respubliko Germanio) kaj socialisma respubliko (ekz. Socialisma federacia respubliko Jugoslavio inter 1963 kaj 1992 kaj Socialisma Respubliko Vjetnamio).