From Wikipedia, the free encyclopedia
Rafaelo Eglino (1559-1622) (pseŭdonimo: Nicolaus Niger Hapelius, Raphaelus Iconius Eglinus, Philippo a Gabella) estis germana teologo kaj alkemiisto, sekvanto de Paracelsus (1493-1541), Giordano Bruno (1548-1600), Elizeo Roslino (1545-1616), Johann Jakob Grynaeus (1540-1617), Tobias Hess (1558-1614) kaj Teodoro Beza (1519-1605).
Raphael Eglin (1559-1622) | |
---|---|
Prophetia Halieutica nova et admiranda, verko publikigita en 1598 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Angelus Medicus • Heliophilus a Percis • Heliophilus Philochemicus • Hermophilus Philiochemicus • Nicolaus Niger Hapelius |
Naskiĝo | 28-a de decembro1559 en Russikon, Kantono Zuriko, Svislando |
Morto | 20-a de aŭgusto 1622 en Marburgo, Germanio |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo |
Okupo | |
Okupo | teologo universitata instruisto |
Rafaelo Elgino estas la kojnanto de la vorto "φλογιστός", kiu signifas "flogistono" aŭ "brulemaĵo", en la fino de la 16-a jarcento, por klarigi la ŝanĝojn okazantajn dum brulado, pli malfrue ellaboritaj de Georg Ernst Stahl (1659-1734). Liaj studentoj estis Osvaldo Krolo (1563-1609), Johann Thölde (1565-1614), Benedictus Figulus (1567-1619) kaj Mikaelo Sendivojo (1566-1636).
Rafaelo Eglino estis filo de predikisto en Zuriko, unue studis en la urboj Kojro kaj Kiaveno, kaj pli malfrue li studis en la Universitato de Ĝenevo kie Teodoro Beza estis lia profesoro kaj en Bazelo li studis kun Johann Jakob Grynaeus. Li aktivis kiel profesoro en Sondrio ĝis esti ekspelita de la kontraŭ-reformistoj, en 1586. En Winterthur li iĝis profesoro kaj ekde 1588 li estis "alunato"[1] en Zuriko. Pli malfrue li fariĝis profesoro pri teologio, diakono kaj ĉefdiakono en la Granda Monaĥejo en Zuriko.
Li estis partiano de la rozkrucismo kaj alkemio, komencante de esploro kiun faris pri la apokalipso. Pro liaj alkemiaj eksperimentoj li estis persekutata kaj devis fuĝi el Zuriko, en 1601. En Kaselo li ricevis apogon de la landgrafo Maŭrico de Hesio (1572-1632), kiu ŝatis alkemion. Tie li fariĝis profesoro, kaj en 1606, li estis profesoro pri teologio en la Universitato de Marburgo. La landgrafo aĉetis al li alkemian laboratorion kaj tenis korespondadon kun li. En 1607, li ricevis sian diplomon pri teologidoktoreco kaj en 1614 li estis nomumita kortega ĉapelano en Marburgo. Alia patrono de Rafaelo Eglino estis la nobelo Bruno Carolus von Uffel, al kiu li dediĉis la verkon "Confessio Fraternitatis" sub la pseŭdonio Philippo à Gabella.
Krom siaj teologiaj verkoj, Rafaelo Eglino publikigis, en 1609, libron de sia profesoro Giordano Bruno (1548-1600), sub la titolo "Summa terminorum metaphysicorum"[2]. Ĉiuj liaj verkoj pri alkemio estis publikigitaj sub la pseŭdonimo Nicolaus Niger Hapelius, kaj multaj el ili estis presitan en la "Theatrum Chemicum".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.