Reĝlando Armenio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝlando Armenio estis reĝlando en Azio. Tigrano la Granda kreis imperion kun Armena Reĝlando. La reĝlando Armenio aŭ "Granda Armenio", estis sendependa reĝlando inter la jaroj 190 a. K. kaj 165, kaj romia protektorato inter 165 kaj 428. Estis kreita el la cindroj de la antikva satrapio de Armenio[1]. Post la pereo de la Seleŭkia imperio, monarkio kiu naskiĝis el la ruinoj de la imperio de Aleksandro la Granda kiu vivis nur dum mallonga tempo, estis fondita helena armena ŝtato en la jaro 190 a. K. de Artaksio la 1-a. En sia pleja splendoro, inter la jaroj 95 a. K. kaj 66 a. K., Armenio etendis sian regadon sur partoj de Kaŭkazio kaj vasta areo kiu hodiaŭ apartenas al oriento de Turkio, Sirio kaj Libano. Dum certa tempo, Armenio estas unu el la plej povaj ŝtatoj de la regiono, ĝis la jaro 66 a.K. kian la romia influo atingis ĝin[2][3].
Reĝlando Armenio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • reĝlando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Poste, Armenio estis atentofokuso inter Romio kaj Persio. La Partoj submetis Armenion sub sia regado inter la jaroj 37 kaj 47 p.K., kiam la romianoj rekonkeris la reĝlandon.
Sub la mandato de Nerono, la romianoj entreprenis kampanjon (55–63) kontraŭ la Parta imperio, kiu invadis la reĝlandon Armenio, aliancita de Romio. Post gajni (60) kaj perdi (62) Armenion, la romia imperio sendis la Legio XV Apollinaris, estrita de la generalo Gneo Domicio Korbulo, ekde Panonio al Sirio. Korbulo eniris en la teritoriojn de Vologaso la 1-a, kiu liveris la reĝlandon Armenio al Tiridato la 1-a.
Sub la Seleŭkia Imperio (312–63 a.K.), la armena trono estis dividita en du: Granda Armenio kaj Sofeno, kiuj ambaŭ iĝis membroj de la artaksia dinastio en 189 a.K. Dum la orienta ekspansio de la Romia Respubliko, la Reĝlando Armenio, sub Tigrano la Granda, atingis sian pinton, de 83 ĝis 69 a.K., post kiam ĝi reprenis Sofenon kaj konkeris la ceterajn teritoriojn de la falanta Seleŭkia Imperio, efike finante ĝian ekziston kaj per kio Armenio fariĝis imperio por mallonga periodo, ĝis ĝi mem estis konkerita de Romio en 69 a.K. La ceteraj artaksidaj reĝoj regis kiel klientoj de Romio ĝis ili estis faligitaj en 12 p.K. pro sia ebla fideleco al la ĉefa rivalo de Romio en la regiono, Partio[4].
Dum la partaj militoj, la arsakida dinastio de Armenio estis fondita kiam Tiridato la 1-a, membro de la parta arsakida dinastio, estis proklamita Reĝo de Armenio en 52. Dum la plej granda parto de ĝia historio dum tiu periodo, Armenio estis tre pribatalita inter Romio kaj Partio, kaj la armena nobelaro dividiĝis inter porromiaj, porpartaj aŭ neŭtralaj. De 114 ĝis 118, Armenio nelonge iĝis provinco de la Romia Imperio sub Imperiestro Trajano. La reĝlando Armenio ofte servis kiel klienta ŝtato aŭ vasalo ĉe la limo de la du grandaj imperioj kaj iliaj posteuloj, la bizancaj kaj sasanidaj imperioj. En 301, Tiridato la 3-a proklamis kristanismon kiel la ŝtata religio de Armenio, igante la armenan regnon la unua ŝtato se temas pri adopto de kristanismo oficiale.
Dum la bizancaj-sasaniaj militoj, Armenio finfine estis dividita en bizancan Armenion en 387 kaj persan Armenion en 428.