Richard Francis Burton
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Richard Francis BURTON, Ordo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo, (naskiĝis la 19-an de marto 1821 en Torquay, Devonshire, Anglio; mortis la 19-an de oktobro 1890 en Triesto) estis brita konsulo, esploristo, tradukisto, glavisto kaj fakulo pri orientalistiko.
Richard Francis Burton (1821-1890) | |||||
---|---|---|---|---|---|
angla esploristo, konsulo, fakulo pri orientalistiko kaj angla tradukisto de La Luzidoj de Camões. La bildo montras lin kaŝvestita en arabaj vestoj dum lia pilgrimado al Mekko. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-a de Marto 1821 en Torquay, Devonshire, Anglio | ||||
Morto | 19-a de Oktobro 1890 en Triesto, Italio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | St Mary Magdalen’s Roman Catholic Church vd | ||||
Religio | Pajero vd | ||||
Etno | Britoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Kolegio Triunuo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Netterville Burton vd | ||||
Patrino | Martha Baker vd | ||||
Gefratoj | Francisco Prieto • Edward Joseph Netterville Burton vd | ||||
Edz(in)o | Isabel Burton vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto • esploristo • verkisto • poeto • diplomato • militisto • etnologo • lingvisto • kartografo • historiisto • zoologo • spiono • antropologo • vojaĝisto • natursciencisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li regis multajn orientalajn lingvojn kaj vojaĝis vestita kiel pilgrimanto sole al Mekao, kiu estis malpermesita por kristanoj tiam, kaj daŭre estas nun. Li tradukis multajn verkojn, inter aliaj La Mil kaj unu noktoj, la odorantan ĝardenon kaj la Kamasutro al la angla. Kiel esploristo li laboris interalie pri astrokartografio.
Li vojaĝis dum 1857 kun John Hanning Speke al Afriko, por malkovri la grandajn lagojn kaj la fontojn de la Nilo. Tiam, en la jaro 1858 li malkovris la lagon Tanganjiko, kiun li opiniis esti la fonto de la Nilo. En 1861 li sukcesis kune kun la germana botanikisto Gustav Mann atingi kiel unuaj la pinton de la monto Kameruno.
Li vizitis la Mormonismo-profeton Brigham Young en la ĵus fondita Salt Lake City, vojaĝis tra la mondo kaj verkis multajn librojn. Poste li laboris kiel brita konsulo en Triesto, Damasko kaj Fernando Poo. Li ankaŭ estis konsulo en Santos, Brazilo, kaj vojaĝis tra la Brazila internlando laŭ la rivero São Francisco.