Rio Claro estas municipo kaj universitata grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al Rio Claro (mikroregiono).
Rio Claro | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 13500-001 a 13509-999 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 201 418 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 404 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 25′ S, 47° 34′ U (mapo)-22.410833333333-47.560833333333 [+] | ||
Alto | 613 m [+] | ||
Areo | 498,422 km² (4 984 2.2 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rio Claro (São Paulo) [+] | |||
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 199,961 (en 2015)
- Supermara alteco: 617 m
- Areo: 521 km² (municipo), 28 km² (urbo)
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3
- 22° 24′ 39″ S 47° 33′ 39″ U (mapo)
Geografio
Rio Claro situas en altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. La najbaraj municipoj estas norde: Corumbataí, nordoriente Leme, oriente Araras, sudoriente Santa Gertrudes (São Paulo), sude Iracemápolis kaj Piracicaba, okcidente Ipeúna, nordokcidente Itirapina. Campinas troviĝas 73, Guarulhos kaj San-Paŭlo (urbo) po 158, Curitiba 377, Nova Iguaçu 423, Rio-de-Ĵanejro 447, Belo Horizonte 466, Goiânia 663, Braziljo 737, Campo Grande 763, Porto Alegre 924, Salvador de Bahio 1418, Maceió 1897, Teresina 1992, Recife 2092, São Luís 2240, Natalo (Brazilo) 2274, Belém 2332, Manaus 2532 km.
Historio
La vilaĝo São João Batista do Ribeirão Claro estis fondita en 1827. Tiutempe komencis alveni enmigrintoj el eŭropaj landoj, precipe de Germanio, Svislando kaj Italio, sed ankaŭ de Hispanio, Portugalio, kelkaj orienteŭropaj landoj, kaj de Turka Imperio ĉefe kristanoj. La vilaĝo estis levita municipo en 1845. En 1905 nomŝanĝo okazis al Rio Claro. Tiutempe jam ankaŭ japanoj alvenis.
Klimato
Rio Claro situas en tropika zono, kiun influas la montara regiono. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C (laŭ la monatoj averaĝe varias inter 16-23 °C). Jare pluvas po 1294 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro-marto daŭras la pluva sezono.
Trafiko
Rio Claro havas gravan rolon en la fervoja reto de San-Paŭlio. La urbego situas laŭvoje inter Campinas kaj São Carlos kaj kuras alia vojo al Piracicaba.
Vidindaĵoj
Horto Florestal Edmundo Nafara de Andrade estas granda parko, kiun la fervoja societo plantis. La eŭkaliptoj alvenis en 1914 el Aŭstralio.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.