Sankt-Laŭrenco (rivero)
rivero en orientaj Kanado kaj Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rivero Sankt-Laŭrenco (france fleuve Saint-Laurent, angle Saint Lawrence River), riverego de orienta Kanado kaj Usono. Ĝi drenas la Grandajn Lagojn, fluas inter Ontario kaj Novjorkio kaj trans Kebekio, kaj enmariĝas en Sankt-Laŭrenca Golfo. Ĝi difinas la valon de la rivero Sankt-Laŭrenco, fekundega zono de prisemebla tero.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Sankt-Laŭrenco | |
---|---|
Sankt-Laŭrenco en la urbocentro de Montrealo | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Ontario, Kebekio (Kanado), Nov-Jorkio (Usono) |
Rivera reto | Sankt-Laŭrenco |
Longeco | 580 km (kun Estuaro: 1240 km; plej longa parto en rivera sistemo: 2930 km) |
Akvokolekta areo | 1 030 000 km² |
Averaĝa trafluo | 16 800 m³/s |
Fluo | |
Deveno | Ontario |
- Alteco super marnivelo | ĉ. 250 m (depende de akvonivelo) |
- Koordinatoj | 44° 11′ 6″ N, 76° 33′ 3″ U (mapo)44.185-76.550833333333 |
Enfluejo | Sankt-Laŭrenca Golfo |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 49° 8′ 38″ N, 67° 16′ 1″ U (mapo)49.143987-67.266998 |
Altecodiferenco | 75 m ekde lago Ontario |
Geografio | |
Trairataj urboj | Montrealo, Longejlo, Trois-Rivières, Kebekurbo, Lévis |
Trairataj lagoj | Lac Saint-François, Lac Saint-Louis, Lac Saint-Pierre |
Trairataj baraĵlagoj | Iroquois-baraĵlago |
Navigebla | je la tuta longo |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Rivière Richelieu, Rivière Saint-François, Rivière Yamaska, Rivière Bécancour, Rivière Chaudière |
- Maldekstraj | Otavo (rivero), Rivière Saint-Maurice, Rivière Saguenay, Rivière Manicouagan |
Akvokolekta areo de Sankt-Laŭrenco inklude de tuj sekva Estuaro | |
Lachine-torentaĵoj | |
Sankt-Laŭrenco dum vintro | |
Fermi
La rivero trapasas ĉe Kebeko / Kebekurbo kaj Montrealo, kie komenciĝas la marvojo Sankt-Laŭrenco.
La lago Saint Pierre (france Lac Saint-Pierre) estas lago elfluanta el la Sankt-Laŭrenca rivero inter Sorel-Tracy kaj Trois-Rivières. Ĝi estas malsupre, kaj nordoriente, de Montrealo; kaj supre, kaj sudokcidente de, Kebekurbo. La fino de la lago limas kun la komenco de la estuaro de la rivero Sankt-Laŭrenco.