Robert S. McMillan
usona astronomo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert S. MCMILLAN estas usona astronomo de la Universitato de Arizono. Li ricevis sian doktorecon de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino en 1977.
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Li estras la projekto Spacewatch. Tiu projekto studas la orbitojn de asteroidoj. Li malkovris la jupiteran lunon Kaliron, la nanoplanedon 20000 Varunon kaj la periodan kometon 208P/McMillan.
Oni donis lian nomon al asteroido 2289 McMillan[1].