Roger Whittaker
brita muzikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Roger WHITTAKER (naskiĝinta la 22-an de marto 1936 en Najrobio, mortinta la 13-an de septembro 2023 en Franclando[1]) estis angla muzikisto. Li kantis en la angla, germana kaj franca. Liaj kantoj estis ekzemple "New world in the morning", "Morning, please don't come", "Lemon tree" kaj "Wimmoweh". Li estis eble la plej konata fajfanto.
Roger Whittaker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Roger Whittaker en koncerto, 1976 | |||||
Persona informo | |||||
Roger Henry Brough Whittaker | |||||
Naskonomo | Roger Henry Brough Whittaker | ||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1936 (1936-03-22) en Najrobio | ||||
Morto | 12-an de septembro 2023 (2023-09-12) (87-jaraĝa) en Castelsarrasin | ||||
Lingvoj | germana • angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Saint-Cirq-Lapopie vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kimrio • Universitato de Bangor • Nairobi School • Universitato de Kaburbo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Edward Whittaker vd | ||||
Edz(in)o | Natalie Deirdre O'Brien vd | ||||
Infanoj | Emily Clare Whittaker • Lauren Marie Whittaker • Jessica Jane Whittaker • Edward Guy Whittaker • Alexander Michael Whittaker vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantaŭtoro • muzikisto • verkisto • komponisto • gitaristo • diskografa artisto • fajfisto • kantisto • aŭtobiografo vd | ||||
Laborkampo | muziko • kantado • guitar performance • muzika komponaĵo vd | ||||
Aktiva dum | 1962–2013 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Kenjo en 1936 kaj ricevis orientajn afrikajn muzikajn ecojn, sed li translokiĝis en Unuiĝintan Reĝlandon, hejmlandon de liaj gepatroj, kie li studis marbiologon kaj zoologion. Li fariĝis popularega en la somero en la jaro 1962. Li estas populara kaj en Eŭropo, en Aŭstralio kaj en Norda Ameriko. Ekde 1983 li plejparte registris kantojn en la germana, kaj ofte koncertis en Germanio. Lia lasta koncert-vojaĝo estis en 2007.