brazila juristo, politikisto, filologo, tradukisto, diplomato kaj prelegisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruy Barbosa de Oliveira, en la aktuala ortografio Rui Barbosa de Oliveira, (legu: Ruj Barboza de Olivejra) (naskiĝis la 5-an de novembro, 1849 - mortis la 1-an de marto, 1923), estis brazila juristo, politikisto, filologo, tradukisto, diplomato kaj prelegisto. Unu el la plej elstaraj intelektuloj el sia tempo, li estis unu el la organizantoj de la Respubliko kaj kunaŭtoro de la Konstitucio de la Unua Respubliko[1], kune kun Prudente de Morais. Pro la eminenta partopreno en la Hago-PacKonferenco en la jaro 1907, li ricevis la alnomon Aglo de Hago. Li konkuris sensukcese por la prezidanteco de Brazilo en 1910 kaj denove en 1919.
Ruy Barbosa estis filo de la kuracisto João José Barbosa de Oliveira (1818-1874) kaj de lia edzino Maria Adélia Barbosa de Almeida (1867). Lia patrino estis kuzino kaj nevino de lia patro, kaj dank' al tio, Ruy Barbosa estis kuzo kaj nepo de sia propra patro. Li naskiĝis en la urbo Salvador, ŝtato Bahia, kaj estis federacia reprezentanto, senatano, Financministro kaj diplomato. Li faris sian unuan publikan paroladon por la forigo de la sklaveco kiam li estis 19-jaraĝa. Dum la restanta parto de sia vivo li elstariĝis kiel nefleksebla defendanto de la civilaj liberecoj. La sklaveco en Brazilo fine estis aboliciita de la Orleĝo[2] en la 13-a de majo, 1888. Parto de la postlasaĵo de Barbosa al la historio estas tio, ke li rajtigis, kiel ministro de financoj, en la 14-a de decembro, 1890, la detruon de la plejmulto el la registaraj registroj rilatante la sklavecon. La deklarita kialo por tiu detruo, kiu prenis plurajn jarojn por esti sankciita kaj kiu estis sekvita de liaj posteuloj, estis forviŝi la makulon de sklaveco en la brazila historio. Tamen, la historiistoj koincide diras hodiaŭ, ke Barbosa, per tiu mezuro, celis malhelpi ia ajn eblan monkompenson parte de la eksaj sklavo-posedantoj rilate ĉi-liberigon. Efektive, dek unu tagojn post la abolicio de sklaveco, ia leĝo-projekto estis demetita en la Ĉambro, proponante ian financkompenson al la sklavo-posedantoj.
La liberalaj ideoj de Barbosa estis influhavaj por la redaktado de la Unua Brazila Respublika konstitucio[3]. Du jarojn li restis forpelita en ekzilon en 1893 dank' al la tiama Prezidento Floriano Peixoto, antaŭ ol reveni kaj elektiĝi kiel senatano. Li estris la brazilan delegitaron dum la Dua Hago-Konferenco kaj estis brila en siaj konsideradoj. En la 1-a de marto 1894, li kandidatiĝis kiel prezidento, kaj atingis la kvaran rangon. Kiel kandidato de la Civilista-Partio ene de la porprezidentaj balotadoj en 1910, Barbosa faris unu el la plej memorindaj kampanjoj de la brazila politika historio. Bedaŭrinde li ne estis sukcesa kaj venkis la marŝalo Hermes da Fonseca (1855-1923).
Li estis subtenanto de la Konfida Monunuo, kontraste la Orbazon, en Brazilo. Dum sia tempoperiodo kiel ministro pri financoj, li enplantis longedaŭrajn reformojn por la financa reĝimo de Brazilo, kaj estigis ian ekstreme ekspansiisman monpolitikon. La rezulto estis la ĥaoso kaj la malstabileco: la tiel nomata eksperimento de la Konfida Monunuo estis malagrabla fiasko. Ia ortodoksa kontraŭreago sekviĝis sub la programo de Murtinho[4] poste en la jardeko.
Ruy Barbosa estis membro kaj fondinto de la Brazila Beletristika Akademio, kaj okupis la saman seĝon de la brazila poeto Evaristo da Veiga[5] (1799-1837). Barbosa mortis en la urbo Petrópolis, proksime de Rio-de-Ĵanejro.
Pro tiom vidi triumfi la nululojn,
pro tiom vidi prosperi la malhonoron,
pro tiom vidi kreski la maljustecon,
pro tiom vidi gigantiĝi la povoj en la manoj de la malbonuloj,
la homo eĉ malkredas la virton,
ridas pri la honoro,
hontas esti honesta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.