prezidanto de Bulgario From Wikipedia, the free encyclopedia
Rumen Georgiev RADEV (bulgare Румен Георгиев Радев, ˈrumɛn ˈradɛf; naskiĝis la 18-an de junio 1963 en Dimitrovgrad, Popola Respubliko Bulgario) estas bulgara politikisto, kaj eksa armeoficisto, Generalmajoro, funkcianta kiel la kvina Prezidanto de Bulgario.
Rumen Radev | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Румен Георгиев Радев | |||||
Naskiĝo | 18-an de junio 1963 (61-jaraĝa) en Dimitrovgrad | ||||
Lingvoj | bulgara • angla • germana • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Bulgario vd | ||||
Alma mater | Georgi Rakovski Military Academy (en) Usona Aerarmea Akademio vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Desislava Radeva (en) (2016–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto piloto militisto oficiro vd | ||||
Aktiva dum | 1987– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rumen Radev estis naskita en Dimitrovgrad en 1963. En 1987, li membriĝis en la rangoj de la Bulgara Aerarmeo kiel ĉasaviadisto kaj tenis longan serion de pozicioj. Inter 2014 kaj 2016 li funkciis kiel komandanto de la aerarmeo kun la rango de generalmajoro [1].
Post la fino de sia servo, Radev kuris en la prezidant-elektoj kiel sendependa kandidato, kun la subteno de la Socialista Partio kaj venkis en la dua raŭndo super Cecka Caĉeva kiu kuris nome de la reganta partio: Civitanoj por la Eŭropa Disvolviĝo de Bulgario (GERB), kiu estis gvidata de Bojko Borisov [2][3][4]. Li komencis sian mandaton la 22-an de januaro 2017 kaj anstataŭigis la eksiĝintan prezidanton Rosen Plevneliev. Radev estas konata pro siaj pro-rusiaj pozicioj kaj liaj ligoj kun la cirkloj de la registaro de Vladimir Putin [5].
Sekvante la rezultojn de la elektoj, la bulgara registaro gvidita fare de Bojko Borisov eksiĝis kaj en marto 2017 parlamentaj balotoj estis okazigitaj en la lando, kaj sekvante ilin Bojko Borisov revenis por funkcii kiel ĉefministro en sia tria oficperiodo.
En novembro 2021, parlamentaj kaj prezidant-elektoj estis okazigitaj en Bulgario. Rumen Radev venkis sian kontraŭulon Atanas Gerjikov kaj gajnis proksimume 67 procentojn de la voĉoj kaj estis elektita por plua oficperiodo [6][7].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.