Ryszard Kaczorowski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ryszard KACZOROWSKI aŭskultu blazono Jelita (naskiĝis la 26-an de novembro 1919 en Bjalistoko, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) estis pola politikisto, socia aganto kaj skolto, komandanto de Grizaj Taĉmentoj en Bjalistoko en 1940, ekde 2009 skoltestro de Pola Respubliko, en la jaroj 1989-1990 pola prezidento en ekzilo en Londono (post morto de la antaŭulo Kazimierz Sabbat). Ryszard Kaczorowski estis la lasta prezidento de la Dua Pola Respubliko. La 22-an de decembro 1990 transdonis simbolojn de prezidanta potenco al Lech Wałęsa okaze de lia ĵura ceremonio en la Reĝa Kastelo en Varsovio. Li plenumis siajn devojn paralele al generalo Wojciech Jaruzelski, kiu oficis en Pollando.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Prezidanto de Pola Respubliko | |||||
Ryszard Kaczorowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ryszard Kaczorowski | |||||
Naskiĝo | 26-a de novembro 1919 en Bjalistoko | ||||
Morto | 10-a de aprilo 2010 en apud Smolensk | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) vd | ||||
Tombo | Pantheon of Great Polish People vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Karolina Kaczorowska | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Prezidanto de Pollando | |||||
Dum | la 19-an de julio 1989 – 22-a de decembro 1990 | ||||
Antaŭulo | Kazimierz Sabbat | ||||
Sekvanto | Lech Wałęsa | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Pereis en kraŝo de la pola aviadilo.
Ryszard Kaczorowski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.