Serĝipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Serĝipo (portugale Sergipe [serĵipj] {IFA:sɛx.'ʒi.pi}) estas ŝtato respektive subŝtato de Brazilo, situanta en la nordorienta regiono de la lando, limigita de Alagoaso (nordokcidente) kaj Bahio (okcidente kaj sude), kaj la Atlantika oceano (oriente). Serĝipo estas la plej malgranda ŝtato de Brazilo kaj okupas 21910,3 km², areo iomete pli granda ol tiu okupata de Israelo.
Rapidaj faktoj portugale Sergipe, subŝtatoj de Brazilo ...
Serĝipo | |
---|---|
portugale Sergipe | |
flago de Serĝipo | blazono de Serĝipo |
subŝtatoj de Brazilo | |
Himno: himno de Serĝipo | |
Nomo de la loĝanto: sergipano | |
Situo | |
- Regiono | nordorienta |
- Limnajbaroj | Bahio kaj Alagoaso |
- Mezoregionoj | 3 |
- Mikroregionoj | 13 |
- Municipoj | 75 |
Ĉefurbo | Arakaĵuo |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Belivaldo Chagas Silva () (ekde 1-a de januaro 2019) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Jackson Barreto (PMDB) |
- Vicŝtatestr(in)o | Belivaldo Chagas Silva (PSB) |
- Federaciaj deputitoj | 8 |
- Ŝtataj deputitoj | 24 |
Areo | |
- Entute | 21 915 km² (26º)[1] |
Loĝantaro | 2015 |
- proksimume | 2 242 937 loĝ. (22º) |
- Loĝdenso | 102,35 loĝ./km² (5º) |
Ekonomio | 2010 |
- MEP | R$ 23 932 000 (22º) |
- MEP po kapo | R$ 12 536 (17º) |
Sociaj indikiloj | 2010 |
- IHD | 0,665 (20º) – meza |
- Vivdaŭro | 71,6 jaroj (28º) |
- Analfabetismo | 16,3% (19º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | tropika As |
Mallongigo | BR-SE |
Retejo | http://www.se.gov.br |
Fermi
Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Arakaĵuo. Aliaj urboj de Serĝipo kun relativa granda loĝantaro estas Lagarto, Itabaiana kaj Estância. Ankaŭ estas gravaj urboj São Cristóvão, la kvara plej antikva urbo de Brazilo, Nossa Senhora do Socorro kaj Barra dos Coqueiros, kiuj kune kun la ĉefurbo konsistigas regionon konatan kiel Granda Arakaĵuo.