Simoizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Simoizo (el la greka Σιμόεις) estis riverdio en Troado (Frigio). Li estis personigo de la nuntempa Dümruk Su (Turkio), kiu naskiĝas en Monto Ido kaj alfluas en la riveron Skamandro, sur ebenaĵo proksima al Trojo[1].
Kiel la plejparto de la riveroj, li estis filo de la getitanoj Oceano kaj Tetiso[2]. Vergilio kromnomis lin «la rapida»[3], ĉar verŝajne ĝi estis simpla torento kiu sekiĝis dumsomere[4]. La rivero Simoizo aperas ankaŭ en poemo de Charles Baudelaire titolita Le Cygne (la cigno).
Simoizo estis konata ĉar ĉe ĝia bordo Afrodito naskis Eneon[5]. Li estis ankaŭ menciita plurfoje en Iliado, de Homero[6]. La Mitologia biblioteko atribuas du filinojn al li, nomiĝintajn Astioĥo kaj Hieromnemo[7], kiuj aliĝis al la troja reĝfamilio per edziniĝo al la princoj Eriĥtonio[8] kaj Asarako[9], respektive. Laŭ Kinto el Smirno, li estis ankaŭ la patro de la tiel nomataj trojaj nimfoj[10].
La rilato de Simoizo, kiel loka rivero, al la reĝa dinastio de Trojo aperis multfoje en la mitaro. Dardano, la unua reĝo de la urbo, oferis sian unue tranĉitan hartufon al Simoizo[11], rito ofte ripetata en fondomitoj por pravigi la dian konsenton kun la regado de ĉiu dinastio. Aldone, lia sukcedanto Eriĥtonio nur rajtis akiri la tronon post edziĝo al la filino de la rivero kaj patriĝo de Troso, tiu, kiu donis sian nomon al la reĝlando[7].