sinagogo From Wikipedia, the free encyclopedia
La sinagogo de Marienburg estas sinagogo, kiu estis en la urbo Marienburg de orienta Prusio, parto de la Germana Regno, ĉe strato nomata Schulgasse[1] (ekde 1945 pole novnomata strato 17 Marca), kaj situis inter poŝtejo kaj la iama muziklernejo. La sinagogo detruiĝis en 1938, kaj en 1945 la urbo Marienburg kun la resto de la regiono doniĝis al administrado de Pollando - de tiam la urbo nomiĝas Malbork.
Sinagogo Marienburg | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Loko | |||
Geografia situo | 54° 1′ 30″ N, 19° 1′ 4″ O (mapo)54.02519.017777777778 | ||
Bazaj informoj | |||
Religio | judismo | ||
Rito | reformita | ||
Pereo | 9 / 10-a de novembro 1938 | ||
Arkitektura priskribo | |||
Arkitektoj | Carl Lübke | ||
Konstruado | 1897-1898 | ||
Specifo | |||
Konstrumaterialo | masonita | ||
Ligiloj | |||
Malfermo | 30-a de aŭgusto 1898 | ||
Lando | Nazia Germanio (1933–1938) Vajmara Respubliko (1918–1933) Germana Imperiestra Regno (1898–1918) vd | ||
Situo | Malbork | ||
Situo | |||
| |||
La sinagogo estis konstruita dum la jaroj 1897-1898 laŭ projekto de Carl Lübke sur la terenoj de iamaj fortikaĵoj, ekster la defendaj muroj. Ĝi estis masonite el la brikoj de la lokaj brik-fabrikoj. La kosto de la konstruado estis 40 000 da germanaj markoj[2].
La inaŭgura ceremonio okazis meztage la 30-an de aŭgusto 1898. Inter la partoprenantoj de la ceremonio estis i.a.: distriktestro von Glasenapp, arkitekto Carl Lübke, rabeno d-ro Louis Blumenthal el Danzig, rabeno d-ro Siegfried Silberstein el Elbing kaj prezidanto de la urba juda komunumo d-ro Pinkus. La malfermon de la pordo de la sinagogo per la ŝlosilo enmanigita de fraŭlino Meta Hammerstein faris mem distriktestro von Glasenapp. La konstruaĵo de la sinagogo estis konstruita sekure kontraŭ incendio.
Dum la kristala nokto la 9-10a de novembro 1938, la hitleraj batalgrupoj bruligis la sinagogon kun fermitaj interne: la rabeno kaj judoj inter kiuj estis tri lokaj esperantistoj (la anoj de la E-grupo, kies sidejo estis en la apoteko "Sub la ora aglo" / "Apotheke zum goldenen Adler" - ĉe la strato Malaltaj Arkadoj n-ro 37 / Niedere Lauben 37, en la Malnov-urba kvartalo, apude de la Malnova Urbodomo). Post la fino de Dua Mondmilito ĝi ne estis rekonstruita. Nun tra la terenon de la sinagogo pasas la ĉefa strato (aleo) Aleja Rodła.
La masonita konstruaĵo de la sinagogo estas en la maŭra arto sur la ortangula plano, kun gablo pli larĝa ol la ĉefkonstruaĵo. La gablon kovras la tri turoj. La meza turo estis pli alta ol la flankaj kaj kun finialo kiel oklatera glorieto kaj kovrita per arka kupolo[2]. La flankaj turoj kin la finialoj kiel glorietoj kun tiangulaj arkadoj kovritaj per kupolo kun geometriaj ornamoj.
Al la interno de sinagogo gvidis tri portaloj fermitaj per arko apogita de du kolonoj. Tra meza portalo, supre de kiu estis fenestrorozo (roz-fenestro) oni eniris al la vestiblo, kaj de tie al vestgardejo kaj al ĉefa preĝsalono. La flankaj portaloj gvidis tra la ŝtuparo al la galerio por virinoj. Al la okcidenta vando de la sinagogo algluita estis absido, kaj plafono de ĝi estis ornamita pr steloj sur la blua fono, kiuj simbolas la ĉielon.
Ĝis hodiaŭ restis nur du fotoj montrantaj la internon de la sinagogo. La ortangulan ĉefan preĝsalonon ĉirkaŭis de tri flankoj la lignaj jubeoj por virinoj apogitaj per vico da kolonoj kun la maŭrstilaj kapiteloj. En la orienta vando, en absido estis Aron ha-kodeŝ, t.e. "Sankta Arko" (la ŝranko por Torao) en la formo de arko punte ornmita. Antaŭ la Sankta Arko staris tn. bimao, ĉirkaŭita per ligna balustrado.
Jaro | Loĝantaro | Judoj | Elcentoj |
---|---|---|---|
1813 | 4944 | 11 | 0,2 |
1820 | 5010 | 52 | 1,0 |
1831 | 5442 | 81 | 1,5 |
1846 | 6806 | 131 | 1,9 |
1855 | 7491 | 247 | 3,3 |
1861 | 7496 | 265 | 3,5 |
1880 | 9459 | 306 | 3,2 |
1890 | 10279 | 217 | 2,1 |
1910 | ĉ.17000 | 187 | 1,1 |
1923 | 20073 | 180 | 0,9 |
1928 | 22976 | 153 | 0,7 |
1933 | 25121 | 133 | 0,5 |
1938 junio | 26000 | 60 | 0,2 |
1939 majo | 26159 | 33 | 0,1 |
1940 | 26500 | 0 | 0,0 |
Nur kelkaj judoj el la 60 anoj (majo 1938) de la Juda Komunumo en Malborko travivis la Kristalan nokton kaj Holokaŭston, i.a.:
Dum la kristala nokto la 9-10a de novembro 1938, la hitleraj batalgrupoj bruligis la sinagogon kun fermitaj interne la rabeno kaj judoj de la komunumo, inter kiuj estis tri lokaj esperantistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.