Sincelejo [sinseleho] estas urbego, diocezo kaj universitata urbo en norda Kolombio, en departemento Sukreo. Ĝi estas ankaŭ departementa kaj regiona ĉefurbo.

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Sincelejo
urbo en Kolombio
urbego
municipo de Kolombio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 700001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 286 716  (2018) [+]
Loĝdenso 1 043 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo  18′ N, 75° 24′ U (mapo)9.2994444444444-75.395833333333 [+]
Alto 218 m [+]
Areo 275 km² (27500 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Sincelejo (Sukreo)
Sincelejo (Sukreo)
DEC
Situo de Sincelejo

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sincelejo [+]
vdr
Fermi

Bazaj informoj

Geografio

Sincelejo troviĝas sur montetaro en la norda parto de la lando. Kariba Maro troviĝas 30, Monteria 81, Kartageno (Kolombio) 122, Soledad (Atlantiko) 192, Barranquilla 196, Santa Marta 253, Valledupar 269, Medeĝino (Kolombio) 336, Bucaramanga 348, Cúcuta 355, Pereira 501, Armenia (Kindio) 532, Soacha 541, Ibagué 542, Bogoto 543, Santiago de Cali 664, Neiva 709, San Juan de Pasto 924 km.

Historio

La nuna Sincelejo estis loĝata jam antaŭ alveno de hispanoj. Ĝi estis fondita en 1535 (tiam hispanoj alvenis en la indianan vilaĝon) por profiti la laborfortojn. Vera hispana fondo okazis en 1775. La konstruado de la urbo komenciĝis per kirko. En 1812 Sincelejo iĝis ŝirmejo por la revoluciemaj pastroj. En 1912 la urbo preskaŭ malaperis pro incendio. En 1966 kun la kreado de la Sukreo Sincelejo iĝis la ĉefurbo. En 1980 la stadiono kolapsis, mortigante almenaŭ 200 homojn.

Ekonomio

Motoro de la ekonomio de Sincelejo estas la butaro-bredado. Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo maizojn, maniokojn, ignamojn, bananojn. La industrioj ĵus komencas vekiĝi.

Klimato

Sincelejo situas en tropika klimato, tial la temperaturoj ne ŝanĝiĝas tro multe laŭ la jaro. La averaĝa temperaturo varias inter 18-38 °C. Jare pluvas po 1161 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro pluvas pli.

Trafiko

Sincelejo situas laŭ la ĉefa ŝoseo, kiu ligas Barranquilla kaj Medeĝino. En la urbego mikrobusoj, taksioj kaj motorciklo-taksioj liveras la pasaĝerojn. 15 kilometrojn de Sincelejo enlanda flughaveno funkcias.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.