Sinda lingvo
Lingvo precipe hindo-arja / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sinda lingvo (سنڌي, सिन्धी, ਸਿੰਧੀ Sindhī) estas la lingvo de la regiono Sindo de Suda Azio, kiu estas nun provinco de Pakistano. Ĝi estas hindarja lingvo parolata de proksimume 18.5 milionoj da homoj en Pakistano, kaj 2.8 milionoj en Barato, kaj estas agnoskita oficiala lingvo en ambaŭ landoj. Kvankam la lingvo estas precipe Hindo-arja, ĝi ankaŭ malkaŝas signojn de Dravida influo, farante ĝin unika en ĝia graveco kaj idento. La plejmulto da Sindaj parolantoj en Pakistano estas koncentritaj en la provinco Sindo. La ceteraj parolantoj troviĝas en Barato kaj inter la Sinda diaspora komunumo kiu disas tra la mondo. La Sinda lingvo disvastigis ĉar la Hinduaj Sindanoj forlasis Sindon dum la dispartigo de Brita Hindio en 1947. La lingvon oni iam skribis per nagario; tamen, per la helpo de la Brita Orienta Hindia Kompanio, modifita Araba skribsistemo estis produktita. La Registaro de Barato agnoskas la nagarian skribsistemon kaj la modifitan araban por skribi Sinde.
Sinda lingvo | ||||
سنڌي सिन्धी ਸਿੰਧੀ Sindhī | ||||
natura lingvo • moderna lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
sinda lingvaro | ||||
Parolata en | Barato (Guĝaretio, Raĵastano), Pakistano (Sindo). Ankaŭ Britio, Honkongo SAR, Omano, Filipinoj, Singapuro, UAE, Usono | |||
Regiono | Suda Azio | |||
Parolantoj | 60,3 milionoj | |||
Rango | 47 | |||
Skribo | Araba, Nagaria skribsistemo | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Hindeŭropa lingvaro
| ||||
Oficiala statuso | ||||
Reguligita de | Sindhi Language Authority | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | sd | |||
ISO 639-2 | snd | |||
ISO 639-3 | snd | |||
Glottolog | sind1272 | |||
Angla nomo | Sindhi | |||
Franca nomo | sindhi | |||
Noto |
| |||
Vikipedio | ||||
| ||||