Spaceto (interpunkcio)

seninka areo apartiganta vortojn, frazojn, silabojn, aŭ simbolojn (laŭ lingvo-dependa ortografia regulo); laŭ Esperanta ortografio, spaceto apartigas vortojn From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Spaceto estas interpunkcia konvencio, kiu apartigas vortojn en multaj lingvoj, inkluzivante Esperanton. Ne ĉiu lingvo uzas spaceton inter vortoj. La antikvaj greka kaj latina lingvoj ne uzis ilin ĝis ĉ. 600–800 p.K. Nune pluraj aziaj lingvoj ne uzas la spaceton.

Rapidaj faktoj Interpunkciaĵoj, Aliaj tipografiaj markoj ...
Remove ads

Uzado

En Esperanto oni uzas spaceton ne nur por apartigi vortojn, sed ankaŭ post interpunkciaj signoj. Oni ne metas spaceton antaŭ la plimulto de la interpunkciaj signoj, kiel punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo kaj apostrofo. Antaŭ tripunkto oni ne metas spaceton, se vorto estas interrompita (ekzemple: Fermu vian f...!), sed jes post kompleta frazo (ekzemple: Mi nun ĉesos ...).

Larĝeco

Kutime la larĝeco de intervorta spaceto (variigebla) estas proksimume tiu de kvarona kvadrato (larĝeco de minuskla e); tamen tio dependas ankaŭ de la tiparfasono. Plue uziĝas mallarĝa spaceto (fiksa, protektita; larĝeco de minuskla i) ekzemple por apartigi grupon de ciferoj (10 000) aŭ ciferoj kaj mezurunuo (12 m), kelkfoje eĉ por mallongigoj (t. e.).

Remove ads

Komputike

En komputiko la plej ofta spaceto estas la Unikoda kaj askia signo 32. En programlingvoj, spacetoj estas uzataj por apartigi operacisimbolojn. Ankaŭ, spaceton oni povas uzi kiel blankan spacon, kiu povas fari programkodon pli legebla.

Vidu ankaŭ

  • Nerompebla spaceto
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads