Numero-signo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La numero-signo, (ankaŭ reprezentita kiel , No, No.no. (usona angla),[1]Nono (brita angla)[2]), estas tipografia mallongigo de la vorto numero(j) indikanta ordan numeron, speciale je nomoj kaj titoloj. Ekzemple, kun la numero-signo, la skribita longformo de la adreso "Numero 22 Akacia Avenuo" estas mallongigita al " 22 Akacia Avenuo", tamen ambaŭ formoj estas kun la sama longa parolado.

Rapidaj faktoj Interpunkciaĵoj, Aliaj tipografiaj markoj ...

Tipografie, la numero-signo kombinas la majuskla latina litero N kun kutime superskribita minuskla latina litero o, kelkfoje substreka, simila al la vira orda indikanto. En Unikodo, la skribsigno estas U+2116 Numero sign (HTML № · №).[3]

La Oxford English Dictionary derivigas la numero-signon el la latina vorto numero, la ablativa kazo de numerus ("numero"). En latinidaj lingvoj, la numero-signon komprenas kiel mallongigo de la vorto "numero", ekzemple, itala numero, franca numéro, kaj portugala kaj hispana número.[4]

Remove ads

Uzoj

La numero-signo, malgraŭ siaj disvastigitaj uzoj internacie, ne estas norma alfabeta simbolo en preskaŭ ajnaj eŭropaj lingvoj.

Angle

En angla lingvo, la mallongigo "No." de "numero" estas ofte uzata anstataŭ la vorto "number" (numero). En usona angla, la krado # estas uzata kiel prefikso por nomumi nombrojn, kaj je la fino de nombro por designar funtoj de pezo je iuj publikigaĵoj.[5]

France

La numero-signo ne estas uzita en Francio kaj ne aperas sur norma AZERTY klavaro. Anstataŭe, la franca Imprimerie nationale rekomendas la uzon de la formo "no" (unu "n" sekvata per superskripto minuskla "o"). La plurala formo "nos" ankaŭ povas esti uzata.[6]

Esperante

En uzado de Esperanto, oni akceptas multajn solvaĵojn. Ofte en esperantistaj tekstaĵoj oni troviĝas la formon "n-ro"[7], "no." kaj aliajn.

Remove ads

Teknikaj konsideroj

The Unicode Standard (La Unikoda Normo) deklaras:[8]

U+2116 NUMERO SIGN is provided both for Cyrillic use, where it looks like [semi-cursive "N" followed by raised, underlined small "o"], and for compatibility with Asian standards, where it looks like [angular "N" followed by raised, underlined small "o", followed by a period]. …Instead of using a special symbol, French practice is to use an "N" or an "n", according to context, followed by a superscript small letter "o" (No or no; plural Nos or nos). Legacy data encoded in ISO/IEC 8859-1 (Latin-1) or other 8-bit character sets may also have represented the numero sign by a sequence of "N" followed by the degree sign (U+00B0 degree sign). Implementations working with legacy data should be aware of such alternative representations for the numero sign when converting data.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads