Retroklino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Deklivo aŭ Retroklino estas marko de interpunkcio. Temas pri askia signo \ (la kodono 92 = 16u5C). Foje oni ĝin nomas ankaŭ «inversa frakcistreko». Laŭ PIV malsuprenstreko.

La usonano Bob Bemer enkondukis la deklivon en la 60aj jaroj de la pasinta jarcento. La marko estas precipe uzata en komputado. En MS-DOS oni uzas ĝin ekzemple por indiki la lokon de dosiero aŭ dosierujo (c:\win\temp\...).
En Unikso kaj Linukso la deklivon oni uzas ekzemple por indiki spacon. La dosierujon Miaj Leteroj oni skribu en ĝi per jena linio:
ls /home/irwin/Miaj\ Leteroj
La plej ĝenerala signifo de deklivo [1] estas : ne horizontala supraĵo de grundo, vojo, planko k.a. (PIV2).
Remove ads
Noto
Konsideru fonetikan simetrion inter «ObLiKVo» (oblikva frakcistreko /) kaj «deKLiVO».
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads