Obeluso (tipografio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Obeluso estas tipografia signo en la formo de kruco, kies malsupra brako estas pli longa. Ĝi estas uzata por marki piednotojn, same kiel la asterisko. Ĝia unikoda valoro estas U+2020; ĝi havas specialan reprezenton en HTML, nome †.
† |
Foje ankaŭ la dividsigno (÷) estas nomata obeluso.
Remove ads
Uzo de la obeluso
Por piednotoj oni uzas la obeluson kutime nur, kiam la asterisko jam estis uzita, do kiam estas pli ol unu piednoto sur paĝo aŭ en sekcio.
La historie unua uzo de la obeluso estis en psalmlibroj de la kristana eklezio, kie ĝi markis paŭzeton. Ĉar la obeluso similas kristanan krucon, kristanoj nun ofte uzas ĝin por marki la mortodaton de persono. (Asterisko tiam markas la naskiĝdaton.) Por ne ofendi kristanojn oni tial evitu uzi la obeluson kiel piednotan markilon ĉe la nomo de persono, kiu ankoraŭ vivas.
Ĉar la obeluso estas interpretebla kiel pik-batalilo (kun la klingo malsupre, la tenilo supre kaj manprotektiloj dekstre kaj maldekstre, ĝi foje estas nomata "ponardo", laŭ la angla ekzemplo (dagger).
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads