Steven Spielberg
usona kinoreĝisoro, skriptisto, produktanto, videoludisto kaj studio-entreprenisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Steven Allan SPIELBERG KDE (naskiĝis la 18-an de decembro 1946[1] en Cincinnati, Ohio) estas usona filmreĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Dum sia pli ol kvarjardeka kariero en filmindustrio li surekranigis multajn temojn kaj ĝenrojn. Liaj unuaj sciencfikciaj kaj aventuraj filmoj, ofte celataj al infanoj, nun estas rigardataj kiel la praepoko de moderna filmproduktado en Hollywood. Tiuj estis filmoj, kiel ekz. Jaws (Mandibloj) pri granda blanka ŝarko; Proksimaj kontaktoj de tria tipo (Close Encounters of the Third Kind) kaj Ekterterulo (E.T.), filmoj pri la aventuroj de arĥeologo Indiana Jones; ktp. En pli posta tempo liaj filmoj komencis adresi ankaŭ aliajn temojn, ekzemple holokaŭston (Listo de Schindler), sklavecon (Amikeco), militon (Savante Soldaton Ryan) kaj terorismon (Munkeno pri la Masakro de Munkena Olimpiko).
Steven Spielberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Steven Spielberg | |||||
Naskonomo | Steven Allan Spielberg | ||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1946 (1946-12-18) (77-jaraĝa) en Cincinnati, Ohio | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Etno | Juda komunumo de Usono vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach • Saratoga High School • Arcadia High School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Arnold Spielberg vd | ||||
Gefratoj | Anne Spielberg vd | ||||
Edz(in)o | Kate Capshaw • Amy Irving vd | ||||
Infanoj | Sasha Spielberg • Jessica Capshaw • Max Spielberg • Sawyer Spielberg • Theo Spielberg • Destry Allyn Spielberg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro • aktoro • artkolektanto • entreprenisto • sciencfikcia verkisto • filmaktoro • plenuma produktoro • filmmuntisto • televida produktoro • reĝisoro • filma scenaristo vd | ||||
Laborkampo | filmo • kina reĝisorado • kina scenverkado • kinfarado vd | ||||
Aktiva en | Holivudo vd | ||||
Aktiva dum | 1959– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Spielberg gajnis Oskar-kinopremion kiel Plej Bona Reĝisoro en 1993 por Listo de Schindler kaj en 1998 por Savante Soldaton Ryan. Kvar liaj filmoj, Mandibloj (1975), Rajdantoj de perdita Arko (1981), Ekterterulo (1982), kaj Jurassic Park (1993) siatempe fariĝis la plej sukcesaj filmoj inter ĉiuj filmoj, filmitaj ĝis tiu tempo. Nuntempe la nekorektita sumo de ĉiuj filmoj, kiujn reĝisoris Spielberg superas 8,6 miliardojn da usonaj dolaroj. Forbes-magazino pritaksas la personan havaĵon de Spielberg kiel $3.0 miliardoj.
En la jaro 1994 Steven Spielberg kune kun Jeffrey Katzenberg kaj David Geffen fondis la filman studion DreamWorks, kiu sekve produktis tre sukcesajn animaciajn filmojn kiel Shrek (2001) (la unua filmo, kiu gajnis la Oscar-premion "plej bona animacia filmo"), Shrek 2 (2004), Shark Tale ("Ŝarka Rakonto") (2004), Madagascar ("Madagaskaro", 2005) kaj Over the Hedge ("Super la heĝon", 2006).