Supra Silezio
historia regiono en Germanio kaj Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Supra Silezio estas historia regiono de centra Eŭropo, antaŭ la Dua Mondmilito la plej granda parto en la limoj de Pollando iom en la limoj de Germanio kaj iomete en la limoj de Ĉeĥoslovakio post la Dua Mondmilito dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio/ post la divido de tiu respubliko al Ĉeĥio, sed antaŭ tiu tempo ankaŭ signife influata de la germanlingvaj regnoj de la Sankta Romia Imperio (de la mezo de 14a jc), aparte de la reĝlando Prusio (de la 18a jc) respektive pli poste la Germana Regno unuflanke kaj la Aŭstria Imperio aliflanke kiam malperis Pollando dispartigita de Rusio, Aŭstrio kaj Germanio (Prusio).
Supra Silezio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Blazono | |||
historia regiono [+] | |||
Lando | Pollando | ||
Ĉefurbo | Opole | ||
- koordinatoj | 50° 26′ 2″ N, 18° 1′ 57″ O (mapo)50.43384318.032375 | ||
Plej alta punkto | Praděd [+] | ||
- alteco | 1 491 m n.p.m. [+] | ||
Areo | 20,373 km² (2 037 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 5 264 762 [+] (2018) | ||
Denseco | 258 418,59 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo, UTC+01:00, UTC+02:00, Centreŭropa Somera Tempo [+] | ||
|
|||
Supra Silezio | |||
Vikimedia Komunejo: Upper Silesia [+] | |||
En Supra Silezio situas Suprasilezia Ĉirkaŭejo Industria (pole Górnośląski Okręg Przemysłowy, mallonge GOP, germane Oberschlesisches Industriegebiet), kiu estas la plej granda industria loko en Pollando.
Estas regionoj, pri kies historio, naturbelecoj kaj loĝantoj estis eldonita multe da skribmaterialoj. Aliflanke ekzistas regionoj, pri kiuj oni tro ne skribas. Ĝis tempoj de antaŭ nelonge apartenis al ili la teritorio de kunlaborantaj vilaĝoj Píšť (pollingve Piszcz, germane Sandau), Hať (pollingve Hać, germane Haatsch) kaj Šilheřovice (pollingve Szilerzowice, germane Schillersdorf) en la ĉeĥa flanko kaj komunumo Krzyżanowice (ĉeĥe Křižanovice, germane Kreuzenort) (pollingve gmina Krzyżanowice) en la pola flanko. El vido de la areoj de Ĉeĥio kaj Pollando tio estas teritorio preskaŭ neglektebla. Sed ilia komuna historia evoluo, precipe ekde la duono de la 18-a jarcento, estas en la historio de ambaŭ ŝtatoj tute specifa. Ĝuste en tiu ĉi silezia regiono la rado de historio turniĝis tiel komplike, ke ankoraŭ eĉ ne hodiaŭ pluraj homoj, nuntempajn politikistojn ne esceptante, estas kapablaj kompreni ĝin. Certe ne estas ie aliloke en Eŭropo homo, al kiu povis okazi, por ke li naskiĝu en Prusio, vivu en Ĉeĥoslovakio aŭ en Pollando, poste li fariĝu regna germano kaj fine li devu postuli la ĉeĥoslovakan aŭ la polan ŝtatanecon. Ĉion ĉi atingis dum sia vivo loĝantoj de Hať, Píšť, Šilheřovice kaj de komunumo Krzyżanowice, eĉ en forlasinte siajn naskovilaĝojn. Multfoje ŝanĝiĝantaj ŝtatlimoj de Germanio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando „renkontiĝis“ fine de la jaro 1923 en urbeto Chałupki. Ĝuste tiuj ĉi ŝtatoj influis lingvon kaj kulturon en tiu ĉi mikroregiono, en kiu restadis la eminentaj komponistoj Ludwig van Beethoven kaj Franz Liszt.