mahajana sutro From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sutro de la blanka lotuso de la sublima darmo[1] (sanskrite सद्धर्मपुण्डरीक सूत्र, Saddharmapuṇḍarīka Sūtra), ankaŭ konata kiel la Lotusa Sutro, estas unu el la plej popularaj kaj influaj sutroj en Mahajano kaj la bazo sur kiu la budhisma skolo Tiāntāi estis fundamentita, kaj sur tiu, la skoloj Tendai, Cheontae kaj Nichiren. Ĝi estas konsiderita de multaj budhistoj en Orienta Azio kiel la lasta instruo de la budho Gotamo, kompleta kaj sufiĉa por salviĝo.[2]
सद्धर्मपुण्डरीक सूत्र | |
---|---|
mahajana sutro | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | sanskrito |
Eldonado | |
La plej frua Sanskrita titolo de la sutro estas Saddharmapuṇḍarīka sūtra, kiu laŭ la traduko de Leon Hurvitz signifas Skripturo de la lotusa florado[noto 1] de la fajna darmo.[3] Aliaj tradukoj de la titolo inkluzivas:
En 1934, surbaze de sia kritika analizo de la ĉina kaj la Sanskrita versioj, Kogaku Fuse konkludis, ke la sutro estis verkita en kvar ĉefaj fazoj: la versaj sekcioj de la 1-a ĉapitro ĝis la 9-a, kaj tiu de la 17-a, estis kredeble verkitaj en la –1-a jarcento, kaj la prosaj sekcioj de ĉi tiuj ĉapitroj estis aldonitaj en la 1-a jarcento. Li taksas la daton de la tria fazo, la ĉapitroj 10, 11, 13-16, 18-20 kaj 27, ĉ. la jaro 100. La ĉapitroj 21-26 apartenas al la lasta fazo, ĉ. la jaro 150,[4][noto 2] sed laŭ Stephen F. Teiser kaj Jacqueline Stone, estas konsento pri la fazoj de verkado, sed ne pri la datumo de ĉi tiu fazoj.[6]
Tamura argumentas, ke la unua fazo de verkado, la ĉapitroj 2-9, estis finita ĉ. la jaro 50 kaj plivastigita per la ĉapitroj 10-21 ĉ. la jaro 100. Li datumas la trian fazon, la ĉapitrojn 22-27, ĉ. la jaro 150.[7]
Karashima proponis modifitan version de la hipotezo de Fuse en la jena ordo:[8][9]
Tri tradukoj en la ĉinan ankoraŭ ekzistas:[13][14][15][16]
La Lotusa sutro estis unue tradukita el Sanskrito en la ĉinan de la bikŝuo Darmarakŝo en 286 en Chang'an dum la epoko de okcidenta Jin (265-317).[18][19][20] Kvankam la opinio, ke plej verŝajne la baza teksto de tiu traduko estis en dialekto de Prakrito fariĝis akceptita.[noto 4] Ankaŭ estas probable, ke ĝi estis verkita en dialekto de Prakrito kaj posteel tradukita en Sanskriton, por doni respekteblecon al la teksto.[22] Tiu ĉi traduko estis poste refarita en 406 de la skipo de la bikŝuo Kumaraĝivo,[23][24][25] kiu laŭ Jean-Noël Robert ĉefe baziĝis sur la versio de Dharmarakṣa.[26] La versioj en Sanskrito estas ordinare uzitaj nur de fakuloj.[27][28][29][30]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.