belarusa politikistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Svetlana Georgievna Ciĥanovskaja aŭ Svjatlana Georgijevna CIĤANOŬSKAJA (beloruse Святлана Георгіеўна Ціханоўская, en Łacinka Śviatłana Cichanoŭskaja; ruse Светлана Георгиевна Тихановская[1] [svetlana georgievna tiĥanofskaja]), naskiĝis la 11-an de septembro 1982 en Mikaŝeleviĉi, estas belorusia tradukisto, klerigisto kaj politikisto.
Svjatlana Ciĥanoŭskaja estas tradukisto kaj instruisto pri la angla. Ŝi estas la edzino de la blogisto kaj jutubisto Sjarhej Ciĥanoŭski kiu estas kontraŭulo de la belorusa prezidento Aljaksandr Lukaŝenka kaj estis malliberigita la 29-an de majo 2020 je akuzo de agitado kontraŭ publika ordo. Ŝi tiam decidis sinprezenti al la prezidenta baloto en aŭgusto 2020. Ŝia kandidateco estis akceptita de la aŭtoritatoj kaj ŝi sukcesis kunigi la subtenantojn de Viktor Babriko (malliberigita en junio 2020 pro financaj deliktoj) kaj de Valeri Cepkalo (kies subtenaj subskriboj estis multnombre nuligitaj), kiuj ne plu povis kampanji[2].
Dum la kampanjo, ŝi malglorigis la aŭtoritatan reĝimon de Aljaksandr Lukaŝenka, postulis la liberigon de la belorusaj politikaj malliberuloj kaj kritikis la administradon de la Pandemio COVID-19 en Belorusio[3]. Laŭ la oficialaj rezultoj, ŝi ricevis 10,9% da voĉdonoj, due post la prezidanto Lukaŝenka kun 80,08% da voĉdonoj[4]. Estas raportoj pri trompo kaj fraŭdo dum la elekto, [5] [6]kiel dum antaŭaj elektoj en Belorusio [7][8].
Dum ekis manifestacioj en la lando por protesti kontraŭ la reelekto de Lukaŝenka, ŝi rifuzis agnoski la oficialajn rezultojn, deklarante antaŭ la gazetaro: "La aŭtoritatoj devas pripensi, kiel transdoni al ni la potencon. Mi konsideras min venkinto de la baloto"[9].
La 11-an de aŭgusto 2020, la litovia ministro pri eksterlandaj aferoj Linas Linkevičius anoncis al la gazetaro ke Svjatlana Ciĥanoŭskaja foriris al Litovio, kie jam troviĝis ŝiaj infanoj[10].
En siaj intervjuoj Svjatlana Ciĥanoŭskaja ĉiam substrekas, ke la opozicia movado en Belorusio havas nenion similan al la Eŭromajdano — amasaj tumultoj en Kievo en 2013, kiuj finiĝis per perforta eksigo de prezidanto Viktor Janukoviĉ. Ŝi substrekas, ke la opozicio en Belorusio havas pozitivan agordon kaj postulas nur malfermitajn, demokratiajn balotojn. Ŝi distanciĝas de Eŭromajdano en Ukrainio, substrekante: "Ni havas civilizitajn metodojn por solvi la problemojn. Ni deziras ĉion fari laŭleĝe". Ŝi opinias, ke ne necesas elekti inter la okcidenta kaj orienta orientiĝoj; preferindas subteni bonajn rilatojn kun ĉiuj. Kiel sekvindan ekzemplon ŝi konsideras Pollandon kun ties evoluinta ekonomio. Tamen ŝi opinias, ke Eŭropa Unio kaj Usono ne deziras grave enmiksiĝi en la belorusaj aferoj, kvankam ŝi insiste petas ilin admoni Lukaŝenka, por ke li komencu dialogon kaj aranĝu la demokratiajn elektojn[11].
|
Ŝi akcentas ke ŝi postulas aranĝi novan prezidentan baloton por ke la homoj povu libere decidi sian sorton. Tamen ŝi mem ne planas kandidatiĝi denove.
|
La 24-an de februaro 2022, en reago al la uzo de Belorusio kiel ponto en la rus-ukrainia konflikto, Svetlana Ciĥanovskaja lanĉis akuzojn de "perfido" de Parizo kontraŭ Aleksandro Lukaŝenko, akuzante lin je esti "transforminta [la] landon al agresanto". Laŭ ŝi, tiuj agoj igis lin perdi "la rajton paroli nome de la belorusa popolo". Post ĉi tiu deklaro, ŝi anoncis sian decidon formi Belorusan ekzilan registaron dum gazetara konferenco en la Litova Ambasado: "De hodiaŭ, mi respondecas pri la reprezentado de la popolo kaj la Respubliko de Belorusio, por defendi la sendependecon kaj la nacian intereson de mia lando"[12]
La 10-an de aprilo 2022, en intervjuo farita de ĵurnalisto Alesya Batsman, ŝi deklaris:
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.