From Wikipedia, the free encyclopedia
Cirkadia ritmo aŭ tagnokta ritmo[1] estas biologia procezo, kiu havas ciklon de proksimume 24 horoj. Vera cirkadia ritmo estas impulsata de interna biologia horloĝo anstataŭ sole respondi al ŝanĝoj de la medio. La biologia horloĝo sinkronas al la taga-nokta ciklo per signoj kiel lumo, temperaturo aŭ manĝaĵo. La dorma ciklo estas la plej videble cirkadia ritmo en homoj, sed preskaŭ ĉiuj fiziologiaj procezoj kaj konduto havas cirkadiajn ritmojn. Cirkadiaj ritmoj estas observataj en multaj bestoj, plantoj, fungoj kaj cianobakterioj.
La neologisma vorto “cirkadia” venis de la latina circa (ĉirkaŭ) + diem (tago). Veraj cirkadiaj ritmoj originas interne de la organismo, do se oni metus organismon en konstata medio, ĝiaj ritmoj ankoraŭ ciklus kun periodo de proksimume 24 horoj. Tiu horloĝo estas samtempigita per signaloj de la medio, nomita Zeitgeiber (de la germana “tempodonisto”). La plej grava Zeitgeiber estas lumo, sed eblaj Zeitgeiber-oj inkluzivas ankaŭ temperaturon, manĝaĵojn kaj aktivadon. Ricevi lumon matene igos la horloĝon pli frua, kaj ricevi lumon vespere igos ĝin pli malfrua.
Multaj ĉeloj (la unuĉelaj kaj tiuj en plurĉelaj vivuloj) havas cirkadiajn ritmojn, kiuj estas generataj de molekulaj mekanismoj. En bestoj, ekzistas unu aŭ kelkaj histoj, kiuj estas estraj cirkadiaj horloĝoj. Ĉi tiuj estraj cirkadiaj horloĝoj ofte troviĝas en la cerbo aŭ la retino. Mediaj signaloj sinkronigas la estran horloĝon, kaj la estra horoloĝo sinkronigas periferiajn ĉelojn kaj histojn en la korpo per hormonaj aŭ neŭraj signaloj. La periferiaj horloĝoj, ekzemple intesto, kelkfoje estas sinkronigataj per aliaj Zeitgeber-oj kiel manĝaĵo. Eble ekzistas malbonaj sanaj efektoj kiam la periferiaj kaj estra horloĝoj malsinkronas.[2]
Plejparte da mamula fiziologio kaj konduto havas ĉiutagajn oscilojn. Uzante internan horloĝon, organismo povas alĝustigi biologiajn procezojn antaŭ ol la ŝanĝoj de la medio, anstataŭ respondi al la ŝanĝoj. Tiumanere la organismo povas uzi siajn rimedojn pli efike kaj organizi biologiajn procezojn per tempo pli efike. Eksperimentoj montras ke organismoj transvivi pli bone kiam la periodo de la interna horloĝo samas kun la periodo de la medio.[3]
Cirkadiaj ritmoj estas perturbitaj kie la biologia horloĝo ne samas kun la media horo, ekzemple pro vojaĝado trans horzonoj, laborado dum nokto, aŭ malregula dorma horaro. La somera tempo ĉiufoje postulas adapton de la tagnokta ritmo de homoj, precipe infanoj suferas pro tio, kaj povus trolaciĝi dum la semajno post la du tempoŝanĝoj jare. Cirkadiaj ritmoj ankaŭ estas perturbitaj kie la horloĝoj de diversaj organoj ne samas inter si mem, ekzemple kiam oni noktomeze manĝas.
Malofte, gena mutacio ankaŭ povas kaŭzi perturbon de cirkadiaj ritmoj. Perturbitaj cirkadiaj ritmoj pliigi la riskon de malsanoj kiel trodikiĝo, diabeto,[4] deprimo,[5] korvaskula malsano, kancero[6] kaj neŭrodegenera malsano.[7]
Simptomoj de multaj malsanoj okazas kun 24-hora ciklo. Ekzemple, simptomoj de Alzheimer-malsanuloj ofte malbonas dum la vespero.[8], kaj korinfarktoj okuras pli probable ĉe la mateno.[9]
En mamuloj, la kerna molekula horloĝo konsistas el kelkaj genoj en fermitcikla regilo. La transskrib-faktoroj CLOCK kaj ARNTL formas dumeron kiu pliigas la transskribadon de la PER genoj (PER1, PER2, PER3) kaj la CRY genoj (CRY1, CRY2). Poste, PER:CRY dumeroj malpliigas la agado de CLOCK kaj ARNTL.[10]
En mamuloj, la centra horloĝo estas en superkruciĝa nukleo (SKN), parto de la hipotalamo. SKN konsistas el ĉirkaŭ 20.000 da neŭronoj, kies ritmoj samtempigatas inter si mem per molekulaj signoj. Retina ganglio ĉeloj en la retino ricevas lumo, kaj sendas la signon al la SKN. La SKN sendas signalojn al aliaj cerbaj regionoj, plejparte al aliaj nukleoj en la hipotalamo kaj al la pineala glando, kiu faras melatoninon.[11]
La unua montro de biologia horloĝo estas de Jean-Jacques d'Ortous de Mairan je 1729 kun la planto Mimosa pudica. La folioj de la planto fermas dum la nokto kaj malfermas dum la tago, kaj li observas ke tiu movado ankoraŭ daŭras se li metas la planton en senĉesa mallumo.[12] Je 1972, esploranto malkovris ke la biologia horloĝo estas en la superkruciĝa nukleo/hipotalamo.[13][14] La unua cirkadia geno, period, estas trovita je 1971 en muŝo,[15] kaj la unua mamula cirkadia geno, CLOCK, estas trovita en muso je 1995.[16]
Cirkadia horloĝo, aŭ cirkadia oscilatoro, estas speco de perioda horloĝo kun stabila fazo, sinkronigita kun la suna tago.
La in viva periodo de tia horloĝo estas preskaŭ ekzakte 24 horoj: Tera tago. Interne sinkronigitaj tagnokta horloĝo permesas al la plej multaj vivaĵoj esti pretaj por ĉiutagaj mediaj ŝanĝoj, rilataj al la taga kaj nokta ciklo kaj ŝanĝi sian biologion kaj konduton laŭe.
La termino cirkadio devenas de la latina vorto circa (kiel ĉirkaŭ, proksimume) kaj dies (signifante tago), ĉar pro foresto de eksteraj signalvortoj (kiel ĉirkaŭa lumo), ĝi ne daŭras ekzakte 24 horojn. Homaj horloĝoj en laboratorio sub konstanta malalta lumo, ekzemple, averaĝos ĉirkaŭ 24,2 horojn tage, ne ĝuste 24 horojn. [17]
La normala korphorloĝo daŭras ekzakte 24 horojn, kiam ĝi ricevas sufiĉe da ĉiutagaj korektaj signaloj de la medio, ĉefe taglumo kaj mallumo. Cirkadaj horloĝoj estas la centraj mekanismoj kiuj kondukas la biologian horloĝon. Ili konsistas el tri ĉefaj komponentoj:
La horloĝo rekomenciĝas kiam organismo sentas mediajn tempoindikojn, kies ĉefa estas lumo. Cirkadaj horloĝoj estas ĉieaj en la histoj de la korpo, kie ili estas sinkronigitaj per kaj internaj kaj eksteraj signaloj por reguligi la regulan agadon dum la tago en maniero konvena al la specifaj histoj. [18] La tagnokta horloĝo estas interplektita kun la plej multaj ĉelaj metabolaj procezoj kaj estas trafita per la maljuniĝado de la organismo. [19] La bazaj molekulaj mekanismoj de la biologia horloĝo estis difinitaj en vertebrulspecioj, la esploro pri Drosophila, plantoj, fungoj, bakterioj, [20][21] kaj ŝajne ankaŭ en arkeonoj.[22][23][24]
En 2017, la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino estis aljuĝita al Jeffrey C. Hall, Michael Rosbash kaj Michael W. Young "pri la eltrovoj de molekulaj mekanismoj kontrolantaj la tagnoktan ritmon" en fruktmuŝoj. [25]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.