Teofilo de Aleksandrio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Teofilo de Aleksandrio (naskiĝis ?; mortis en 412) estis la 23-a patriarko de Aleksandrio (de 385 ĝis 412).
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Teofilo de Aleksandrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Patriarko de Aleksandrio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ? en Egiptio | ||||
Morto | 412 en Egiptio | ||||
Tombo | Aleksandrio vd | ||||
Religio | ortodoksismo • katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Loĝloko | Kopt-Ortodoksa Katedralo de Sankta Marko vd | ||||
Ŝtataneco | Egiptio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro patriarko vd | ||||
| |||||
Patriarko de Aleksandrio | |||||
Dum | 385 ĝis 412 | ||||
Sekvanto | Cirilo de Aleksandrio, lia nevo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Oni scias malmulton pri la juneco de Teofilo, antaŭ ol li iĝis patriarko. Li havis fraton, kies filo Cirilo de Aleksandrio iĝis patriarko en 412.
Dum lia patriarkeco ekzistis multaj problemoj inter kristanoj kaj paganoj en Aleksandrio. Oni multe diskutis pri jena teologia demando: kiu reprezentas la veran kristanan dogmon pri la eco de Dio?
Ligitaj al Teofilo estas tri historiaj eventoj:
- la persekuto de la paganoj en Egiptio,
- la deturniĝo de la doktrino de Origeno,
- la ekziligo de Johano Krizostomo, la patriarko de Konstantinopolo.